ZEOj (Zamenhof/Esperanto-Objektoj) en Odeso
Ĉiuj monumentoj, troviĝantaj sur la stratoj kaj placoj de la urboj de la mondo, servas por informado de civitanoj pri iu historia aganto aŭ evento.
En la virtuala lando Esperantujo ekzistas ne nur virtualaj, sed ankaŭ tute realaj, materiaj monumentoj. Ili markas ĉion kunligitan kun la vorto Esperanto aŭ la nomo de ĝia kreinto: stratojn, placojn, ŝipojn, monumentojn, memortabulojn, eĉ malgrandajn planedojn-asteroidojn. Koncize oni nomas ilin ZEOj – Zamenhof-Esperanto Objektoj.
En la mondo estas multaj ZEOj. Iuj el ili tre malproksimas de ni: ekzemple, asteroidoj Zamenhof kaj Esperanto, aŭ la tekstoj en Esperanto sur oraj tabuletoj, forportitaj al fora kosmo en kosmoŝipoj “Voyaĝer”: “Ni strebas vivi en paco kun la popoloj de la tuta mondo, de la tuta kosmo”.
Estas eldonita la libro kun priskriboj de ZEOj en diversaj landoj kaj urboj.
La plej proksimaj al ni estas la monumento al la kreinto de Esperanto L. Zamenhof kaj la memortabulo al V. Gernet.
La Zamenhof-Esperantaj objektoj en la mondo
 |