Зелёная лампа
Verda lampo
odesa esperanta rondeto por amika konversacio

разделительная полоса

Alternativa internacia lingvo Esperanto

rusa lingvo ukraina

   
:::: Hejmo ::: Lernado ::: Opinioj pri Esperanto ::: Nia virtuala muzeo de Esperanto ::: Historio de Esperanto kaj memoraĵoj ::::
:::: Esperantaj eventoj ::: Legoĉambro ::: Praktika uzado de Esperanto ::: Personoj ::::

Propagando Esperanton hieraŭ kaj hodiaŭ

Cerbumado ĉe verda lampo.

разделительная полоса

Aĥ, kiaj iam estis homoj! Kiel ili lernis la lingvon, revis kaj diskutis pri ĝia disvolvo, kiel propagandis Esperanton!

Graveco de propagando komprenis ĉiuj, en unua vico - mem Zemenhof. En la sia unua libro li proponis al legantoj doni promeson eklerni Esperanton, se 10 000 promesos samtion..
Supera reklama artifiko!!

Unuaj esperantistoj efike kaj efekte agis sur la reklama tereno, propagandinte la initernacian lingvon. Ankoraŭ komence de 20-a jarcento ili aktive diskutis en sia rondo eblecon propagandi la lingvon per partoprenado en socio-signifaj aranĝoj en ĉiu urbo, en ĉiu lando. Dum la Dua Tutruslanda Kongreso(1912) tio fiksigis per verdikto de la kongreso.

esperanta samovaroRememoru la industrian ekspozicion en Odeso (1910). Esperantistoj partoprenis en laboro pri ekspoziciejo "Caro-Samovaro" (lia alteco estis 13 metroj). "Caro-Samovaro" estis ekspozicejo de moskva tea "Societo Karavan". Sur ĝia supro aranĝis restoracio, rigardejo kaj speciala esperanta ekspozicio.
Dum la ekspozicio la esperantistoj vendis diversajn esperantaĵojn kun esperantaj simboloj (krajonojn, paperojn, librojn, revuojn, insignojn) sume kontraŭ 170 rubloj.
Senpage ili disdonis 6500 propagandajn flugfoliojn.

vidindajxo

Post tri jaroj la ruslandaj esperantistoj akiris la permeson pro partoprenanto en Tutruslanda ekspozicio en Kievo de 12 de junio ĝis 28 de oktobro de 1913.

Ili aranĝis sian ekspozicion en ekspoziciejo de presita kaj skribita afero. Publiko ne nur vizitis ekspoziciejo, kie oni povis vidi esperantajn librojn, ankaŭ aĉetadis kun plezuro tiel nomitajn "ŝlosilojn" - mini lernolibrojn de la lingvo Esperanto.

Dum funkcio de la ekspozicio estis vendita 320 da lernolibroj, 300 da "ŝlosiloj" sume kontraŭ 150 rubloj, diversajn beletrojn sume kontraŭ 175 rubloj.

Mi ne vane turnas vian atenton al mono, kiun perlaboris la malnovaj esperantistoj. Ili komprenis, mono estas bezonata por normala funkcio esperantan societon: por eldoni kaj aĉetadi librojn, aranĝi renkontiĝojn, bontenado de oficejo...


Bedaŭrinde, miaj konataj esperantistoj preferas vivi en mizero - sen oficejo, sen biblioteko......

ĉi tie - pli >>>>>

 

Sed niaj piedirantoj-biciklistoj-vojaĝantoj-propagandistoj?

ld libro de devjatnin  

ld libro de devjatnin

 

Hodiaŭ ĉio venis al interkonversacioj per kelkaj retpaĝaroj, revuoj ... ankaŭ ne estas tre legeblaj. Certe, ni estas pigraj, kaj niaj societoj ne estas interesaj por popoloj. Pri Esperanto en la mondo ĉiuj praktike forgesis.

Des pli ĝojas apartaj propagandoj "plaŭdoj". Ekzemple, Szilvási László aranĝis reklaman kampanjon per radiostacioj de Hungario.

Mi daŭros
Mykhno Тatiana. (Sageto)

 

verda lumo diĝesto
La "Verda lumo" estas
la diĝesto de publikaĵoj
de retpaĝaro
" Verda lampo"

Detale >>>>>

разделительная полоса

разделительная полоса

Ni kolektas flagojn
de vizitantoj de tiu ĉi paĝaro :

Flag Counter

разделительная полоса

 
Se Vi deziras skribi al ni >>>>>
 
 
 

разделительная полоса

Copyright © La verda lampo . Одесса.  

Skribu —  portalodessa@gmail.com