Зелёная лампа
Verda lampo

разделительная полоса

Версія українською мовою

Версия на русском языке

Retejo por komencantoj kaj
amikoj de Esperanto
rusa lingvo ukraina

   
:::: Hejmo ::: Lernado ::: Opinioj pri Esperanto ::: Nia virtuala muzeo de Esperanto ::: Historio de Esperanto kaj memorajoj ::::
:::: Esperantaj eventoj ::: Legocambro ::: Praktika uzado de Esperanto ::: Personoj ::::

разделительная полоса

Ni kolektas flagojn
de vizitantoj de tiu ci pagaro :
Flag Counter

разделительная полоса

verda lumo digesto
La "Verda lumo" estas
la diĝesto de publikaĵoj
de retpaĝaro
" Verda lampo"

Detale >>>>>

разделительная полоса

разделительная полоса

разделительная полоса

Por kio la Asocio bezonas monon (laŭ mia modesta opinio)?

Unue, UkrEA devas digne prezenti sin en interreto. Danke al Ihor Glagolevskij la Asocio havas propran retpaĝaron. Sed kion povas ekfari Ihor sola en libera tempo de ĉefa laboro, de familio, de oficaj devoj de prezidanto? Ne multe. Sed multaj homoj postulas de li renovigon kaj plenigon de retpaĝaro.
(Rimarko: Se li mem proponis, ke farita de li paĝaro estu oficiala ret-paĝaro de UkrEA, do homoj plene rajtas postuli de li decan kaj ĝusta-tempan renovigon kaj prizorgon! Ĉu ne???)

Por tiuj homoj, kiuj ne komprenas (mi suspektas, ke tiuj estas plimultaj), mi eksplikas. «La senpaga» retpaĝaro de la Asocio, farita de neprofesia dizajnisto, lokigita en senpaga servilo kun senpaga domajn-nomo, kun limgitaj funkcioj provokas nur subridon de komprenantaj homoj. Retpaĝaro de UkrEA devas esti deca.
La problemo: la anoj de UkrEA plejparte estas, kiel mi komprenas, profundaj pensiuloj kaj ne volas scii modernajn tendencojn de evoluo de socio.
Revenu ni al niaj ŝafoj: mia retpaĝaro «Verda lampo» kostas al mi proksimume 1000 hrn por jaro: deca domajn-nomo, sertifikato de sekureco, pagata servilo.
Mi estas privata, fizika persono, sed komprenas necesecon de tiuj elspezoj.
Sed gvidantoj de jura persono (de la Asocio) tion ial ne komprenas.
Mi okupiĝas pri mia retpaĝaro kiam mi volas, sed la retpaĝaro de la Asocio estas tute alia afero. Prizorgi ĝin devas fakulo – ttt-majstro.
Kritikantoj ne povas imagi, kiom da tempo kaj penoj necesas por fari kaj administri bonan retpaĝaron.

Due. Dum multaj monatoj daŭras senenergia diskutado pri revivigo de «Helianto». Tute neakceptebla estas la propono eldoni revueton de ĉiu ano de UrEA laŭvice.
La revuo bezonas redaktoron, kiu kreos koncepton de «Helianto», ellaboros strukturon, strategion de evoluo de la revuo ktp.
Por tio la Asocio devas disponi monon, sed poste postuli de la redaktoro de revuo transiron al memfinancado: abono, reklamo (hm, hm, hm), sponsoroj...
Kaj aspekti la revuo devas pli-malpli profesinivele. Ekzemple, rigardu revuojn «Turka Stelo», «Ponto», «Israela Esperantisto»...
Kiel eldoni ĝin? Nature, elektronik-forme. Ĉiu, kiu volas havi la presitan revuon, povas printi dosieron en iu ajn centro de urĝa poligrafio. Ili ekzistas nun en ĉiu urbo.

Trie. Mi povas proponi al vi pripensi ideon pri komuna esperanto-centro, kiel Greziljono, sed timas, ke eĉ teorie neniu pretas pritrakti ĝin.

Kvare, kvine...

Kiu bezonas tion? Neniu, verŝajne...

Tatiana Mykhno (Sageto)

 

   
 
 

разделительная полоса

 

Copyright © La verda lampo . Одесса.  

Skribu —  portalodessa@gmail.com