Зелёная лампа
Verda lampo - Зелёная лампа

разделительная полоса

Версія українською мовою

Версия на русском языке

Alternativa internacia lingvo Esperanto

rusa lingvo ukraina

   
:::: Hejmo ::: Lernado ::: Opinioj pri Esperanto ::: Nia virtuala muzeo de Esperanto ::: Historio de Esperanto kaj memoraĵoj ::::
:::: Esperantaj eventoj ::: Legoĉambro ::: Praktika uzado de Esperanto ::: Personoj ::::

 

Ni kolektas flagojn
de vizitantoj de tiu ĉi paĝaro :
Flag Counter

разделительная полоса

Dosieroj de la SATanoj
Iam kaŝita nun malfermita

разделительная полоса

Iam kaŝita nun malfermita

Kiam mia patro Nikolaj estis knabeto, lia avo rakontis al li pri sia familio ankaŭ devigis la knabeton lerni parkere ĉiujn nomojn de la mortintaj kaj la vivantaj parencoj en kelkaj generacioj. Post sia plenkreskiĝo (post mia naskiĝo) Nikolaj notis ĉion, kion li memoris. Liaj paperetoj plej longe kuŝis en la skatolo – ĝis mia plenkreskiĝo. Tiam mi koncentriĝis kaj verkis duvoluman libron pri miaj pra - kaj posteuloj, pri mi mem kaj mia generacio. Ekde mia esperantiĝo (2018) mi komprenis, ke mia familio estas pli granda ol familio nur laŭ sango. Ekzistas anima parenceco. Multajn miajn (kaj viajn) animajn parencojn vi konas, sed sorto de aliaj estas vualigita, ankaŭ iliaj nomoj kaj agoj poiome malaperas en Leteo, la rivero de forgeso. Neniu devas esti forgesita.

Temas pri ses odesaj esperantistoj pafmortigitaj la 24-an de novembro 1937: G.Boĉarov, N.Holm, V.Ivanov (L. Ivn), E.Pil, V.Sutkovoj, V.Vozdviĵenskij.

1937. Informo: «UGB UNKVD USSR de Odesa Regiono malkovris kaj likvidis la kontraŭrevolucian trockiistan organizaĵon inter esperantistoj, subteninta eksterlandajn trockiistajn kontaktojn, ricevinta kaj disvastiginta la kontraŭrevolucian trockiistan kaj faŝisman literaturon, ankaŭ havinta rilatojn kun la kontraŭrevolucia trockiista terorista organizaĵo de esperantistoj en Ukrainio».

Al leganto, trosatita per priskribo de stalinisma teruro, eble ŝajnos negrava la intenco precizigi sortojn de kelkaj esperantistoj, pereintaj dum jaroj de stalina reprezalio.
Kiom interesa estos tia legaĵo por nuntempa leganto?
Estas malfacile diri.
Tamen mi esperas, ke troviĝos tiuj, kiuj komparinte verkaĵojn de diversaj aŭtoroj, pripensos: kial ili citas alies vortojn, ne ĝenante sin per studado de la originaj fontoj, foje ili elpensas stultaĵojn, faras strangajn konkludojn... Poste tiuj informoj “flugetas” de unu artikolo al alia.
Trovinte kelkajn reciproke ekskluzivajn asertojn, mi meditis: ĉu multe tie realas.

Surbaze de la dokumentoj ricevitaj de ukraina ŝtata sekureca organo - SBU (eksKGB, eksNKVD), mi rakontos pri lastaj tagoj de la supremenciitaj odesaj esperantistoj. Kial do estis pafmortigitaj ĝuste tiuj esperantistoj?

Post 1936 en Sovetunio komencis amasaj arestoj de “malamikoj de popolo”. Tiutempe tiujn oni komencis konsideri ankaŭ esperantistojn: ili havis kontaktojn kun eksterlandanoj, liberan interŝanĝon de opinioj...

Certe, agentoj de NKVD ne kaptis surstrate iujn ajn esperantistojn (multaj el ili portis la insignojn), kvankam ekzistis la plano por kvanto de arestoj, kondamnitoj por malliberejoj kaj eĉ pafekzekutoj. Neproduktive. Multe pli komforte estis anticipe prepari la listojn de “popolmalamikoj”, la arestojn fari laŭplane.

Des pli, ke ĉiuj organizaĵoj de esperantistoj estis oficiale registritaj, faris raportojn regule, havis la liston de siaj membroj, la laborplanojn kaj raportis pri iliaj realigoj.

Tial en Ukrainio unuavice estis arestita kieva esperanto-gvidantaro, posedanta plenan informon pri esperantistoj, inter ili estis arestita Kolĉinskij Viktor Moiseeviĉ, la sekretario de Tutukrainia organizaĵo de esperantispoj (pafmortigitaj la 3-an de septembro 1937). Nature en lia hejmo kaj en lia laborejo oni faris traserĉon, forprenis laŭurbajn listojn de esperanto-organizaĵoj, la listojn de iliaj membroj.

Kaj nun komencis analiza laboro de analizaj fakoj. Ni rememoru, ke oficiala ideologia bazo de stalinaj reprezalioj 1937-1938 estis plifortigo de klasbatalo laŭmezure de finiĝo de socialisma konstruado.
Estis reprezaligital “... membroj de kontraŭsovetaj partioj, … “eksaj” homoj : blankuloj, postenuloj, nobeloj kaj iliaj ĉirkaŭantoj”. Tial antaŭ ĉio la NKVD-analizistojn interesis inter esperantistoj kleraj, originaj nobluloj (politike suspektindaj), inter ili prefere aktivaj esperantistoj, unuavice, SATanoj.

Tiaj personoj en Odeso estis preskaŭ 20 homoj. La sorto de la seso estis tuj antaŭdecidita, la ceteraj evitis la pafmortigon laŭ diversaj kaŭzoj (rigardu aldone la retpaĝaron de N.Stepanov — https://historio.ru).

Somere 1937 estis arestitaj kaj post juĝesploro kondamnitaj kaj pafmortigitaj:
Boĉarov Georgij Petroviĉ (n.1887), eksa stabkapitano de la cara kaj blanka (Kolĉak) armeoj
Vozdvizhensky Veniamin Viktorovich (n.1879), iama kortuma konsilisto, instruisto.
Ivanov Vsevolod Pavloviĉ – L. Ivn (n.1904), filo de iama oficisto, persona nobelo, gimnazia instruisto.
Pil Eŭgeno Eduardoviĉ (n.1881), filo de la iama persona nobelo, la generalo de la cara armeo, mortpafita de la sovetiaj aŭtoritatoj. Li mem estis eksoficisto, dufoje arestita de la Ĉeka.
Sutkovoj Vladimir Grigorjeviĉ (n.1900), filo de la cara kolonelo, li kaŝis sian devenon.
Holm Nikolaj Efimoviĉ (n.1897), kuracisto, la prezidanto de la Odesa urba komitato de esperantistoj en 1935-1936.
Ĉiuj ili estis spertaj esperantistoj, kulturaj kleraj homoj, poliglotoj.

Indas mencii, ke NKVD-agentoj tre serioze rilatis al ĉiuj procesaj aranĵoj: rezolucio por komenci la anticipan juĝesploron, sankcio de prokuroro, protokolo de la traserĉo kaj retenado, rezolucio pri elekto de preventa liberlimigo, rezolicio pri persekuto akuzaton ... Eksplordemandadoj, konfrontoj … Konfeso de sia kulpo, tribunalo kaj plenumado de kondamno.
Oficiale ĉio estis aranĵita konforme al juraj normoj.

Oni arestis la odesajn esperantistojn laŭvice. Kial ne ĉiujn samtempe? Almenaŭ tial, ke plej aktiva protagonisto de la arestoj, traserĉoj estis iu serĝento Kazakeviĉ, kaj li ne sukcesis fizike samtempe viziti ĉiujn.
“... Tiam al prizonejo alvenis tre multaj homoj por informiĝi pri sortoj de siaj parencoj, mi aŭdis, ke multaj malbenis tiun Kazakeviĉ...” - Z.H., 1960.

Neurĝaj traserĉoj, arestoj, aliaj enketaj agoj kaŭzis al niaj samtempuloj aserti, ke inter arestantoj kelkaj estis veraj kamaradoj, aliaj false akuzis ĉiujn.
«... aliaj, tute senfortigitaj, preskaŭ en sveno subskribis dokumentojn, verkitajn de la enketistoj aŭ skribitaj sub iliaj diktado.” - la komuna letero, 1939.
Unufoje proksimume du monatojn post la aresto de la edzo, mi ricevis de li el prizono la malpuran tolaĵon kun multaj sangmakuloj. En unu flikaĵo de la tolaĵo mi trovis la enkudritan letereton:
"Al prokuroro de USSR Viŝinskij. Sub influo de minacoj kaj torturoj en Odesa NKVD oni devigis min konfesi, ke mi estas membro de kontrrevolucia organizaĵo. Mi neniam aliĝis ĝin, mi ne neniam rompis la konstitucion. Savu min!” - Z.H., 1960.
Ĉiu el sespersona" Vozdviĵenskij-grupo" (ĝuste plej aktiva Vozdviĵenskij estis difinita kiel organizinto de la “kontraŭrevolucia” grupo) konfesis, ke li partoprenis la agadon de la kontraŭrevolucia trockiista grupo de esperantistoj, kiu havis kontaktojn kun eksterlandaj kontraŭsovetaj organizaĵoj, ricevadis kaj disvastigis la kontraŭrevolucian literaturon kaj aranĵis la kontraŭsovetan propagandon.

La tuta seso estis arestita en junio-aŭgusto 1937, la 23-an de novembro 1937 kondamnita de Milita Kolegio de Supera Kortumo de USSR kaj la 24-an de novembro 1937 ili estis pafmortigitaj. La lokoj de la enterigoj ne estas konataj.

P.S. Baldaŭ post aresto de la edzo oni arestis la edzinon de V.Sutkovoj (ŝi havis ostan tuberkulozon, moviĝis per lambastonoj). Ŝi malaperis, restis la filino.
Estis arestita la graveda edzino de Holm, oni liberigis ŝin ĵus antaŭ la akuŝo.
Restis sola la aĝa malsana patrino de Boĉarov.

Pasis kelkaj jaroj. Finiĝis la Dua mondmilito, mortis Stalin...
La tuta seso estis rehabilitita. Postmorte.

Post ili restis disĉiploj, artikoloj, libroj.
Ekzemple:
E.Pil, kunlaborante al la revuo “Heroldo de Esperanto”, esperantigis la libron “Aelita” de A.Tolstoj.
Ĉi tiu libro en Esperanto nun estas aĉetebla ĉe Libroservo de UEA
Historio de la Esperanta literaturoV.Ivanov verkis en Esperanto multajn origonalajn versaĵojn, kelkajn librojn, ankaŭ «Ruga Geedzigho» kaj «Ruĝo kaj Blanko», multe tradukis en Esperanto. Vsevolod Ivanov (L.Ivn) esatas mencita en la “Historio de la Esperanta literaturo”.
V.Sutkovoj (la disĉiplo de V.Vozdviĵenskij) okupiĝis pri literatura-traduka laboro, ankaŭ laŭ la mendo de CK de SEU kreis la esperantan-rusan vortaron, kiun dum pli ol 40 jaroj oni konsideris la plej bona (la unua eldono aperis en 1927). La nomo de V.Sutkovoj same estas menciita en la “Historio de la Esperanta literaturo”.

Pli detale pri ĉiu el tiuj odesaj esperantistoj vi povas ekkoni en la trilingva retpaĝaro https://verdalampo.info en rubriko “Personoj”.

Tatiana Mykhno (Sageto)

Do: Prefaco AntaŭhistorioApogeoStagnoRenaskiĝoLa milito

 

   
 
 

разделительная полоса

Copyright © La verda lampo . Одесса.  

Skribu —  portalodessa@gmail.com