Boĉarov Georgij Petroviĉ (1887-1937)
Boĉarov Georgij Petroviĉ naskiĝis la 23an de aprilo 1887 en Rigo (Latvio), ruso, civitano de Sovetunio, senpartia,
iama stabkapitano de la malnova (cara) kaj blanka (Kolchak) armeoj;
laboris kiel inventarteknikisto de la Urbodomo;
en 1921 li estis arestita en Irkutsk kiel blanka oficiro kaj estis en malliberejo dum 1 jaro;
en 1924 li estis arestita de la GPU en Ĥarkovo.
Klereco: nekompleta supera.
Li estis arestita 21.06.1937 pro falsa akuzo kaj pafmortigita kiel aktiva membro de la kontraŭrevolucia Esperanto-organizaĵo 24.11.1937.
Kial tiuj ĉi esperantistoj estis arestitaj kaj pafmortigitaj?:
Georgio Petroviĉ Boĉarov, Veniamin Viktoroviĉ Vozdviĵenskij, Vsevolod Pavloviĉ Ivanov (L .Ivn), Eŭgeno Eduardoviĉ Pil , Vladimir Grigorjeviĉ Sutkovoj, Nikolaj Efimoviĉ Holm .
Kun la dosiero ricevita de SBU
konatiĝis kaj faris eltiraĵojn
Mykhno Tatiana (Sageto)
Mi interesiĝas pri la historio de la Esperanto-movado en la Rusa Imperio kaj Sovetunio, kaj mi klopodas kolekti informojn pri la tiamaj esperantistoj.
|