Зелёная лампа
Verda lampo

разделительная полоса

Retejo por komencantoj kaj
amikoj de Esperanto
rusa lingvo ukraina    
:::: Hejmo ::: Lernado ::: Opinioj pri Esperanto ::: Nia virtuala muzeo de Esperanto ::: Historio de Esperanto kaj memorajoj ::::
:::: Esperantaj eventoj ::: Legocambro ::: Praktika uzado de Esperanto ::: Personoj ::::
Ni kolektas flagojn
de vizitantoj de tiu ĉi paĝaro :
Flag Counter

разделительная полоса

verda lumo diĝesto
La "Verda lumo" estas
la diĝesto de publikaĵoj
de retpaĝaro
" Verda lampo"

Detale >>>>>

разделительная полоса

Esperanto-siglo
Esperanto-siglo >>>>>

разделительная полоса

 

 

SUTKOVOJ Vladimir Grigorjeviĉ (1900-1937)

El la dosiero:
Deveno de nobelaro.
Li naskiĝis la 19-an de junio 1904 en Pollando (urbo Bela) en la familio de kolonelo de la cara armeo. Pro la revolucio, li ne ricevis la plej bonan edukadon: nur nekompletan mezlernejan kaj teknikan, sed li parolis plurajn lingvojn: Esperanton, anglan, francan, italan, hispanan ktp.
Ekde 1923, havante la profesion de "seruristo", li laboris kiel asistanto de la altranga majstro en la metiejoj de Legkoprom.
Kiel multaj nobeloj, Sutkovoj V.G. kaŝis sian devenon, ĉiam indikante ke li estas la filo de akcizoficisto. Tial, en 1931 li estis akceptita kiel kandidato, kaj en 1932 - membro de la KPSU (b). La socia deveno de Sutkovoj ne estis malkaŝita eĉ en 1933 dum la partia elpuriga komisiono. Tamen, de la sama komisiono, li estis forpelita el la partio "pro malobeo de fera disciplino, ne plenumo de la partiodecido": estinte en la kamparo ĉe greno-provizo, li ne certigis la plenumon de la plano (kolĥozo "Gigant", distrikto Arbuzinskij). "Mi ne apelaciis, ĉar mi vere ne sukcesis la laboron."

En sia junaĝo, Vladimir Sutkovoj iĝis membro de la Odesa Esperanto-Societo, kaj poste la konstanta sekretario de la literatura kaj scienca rondo (LoCoRo) ĉe la Odesa SEU-filio. Dum pluraj jaroj V.G. Sutkovoj aktive partoprenis en la lagado de SAT: Ekde 1926 li estis membro de la literatura komisiono de SAT, kiam li estis elektita en la internacia kongreso de esperantistoj en Leningrado.

El la dosiero:

— Rakontu pri viaj kontraŭrevoluciaj trockiistaj ligoj eksterlande kaj en Sovetunio.
— Antaŭ la disigo inter SESR kaj SAT, mi estis aktiva membro de SAT: mi estis membro de la literatura komisiono de SAT ekde 1926, kiam mi estis elektita dum la internacia kongreso de esperantistoj en Leningrado. Odesaj esperantistoj Rublev kaj Ivanov ankaŭ estis membroj de la komisiono.
Ajsberg Eŭgeno, naskita en 1905, judo, loĝas en Parizo, li forlasis Odeson en 1924 kune kun sia familio (lia patro estis iama profesoro de la Odesa Konservatorio), iama studento de la Odesa Politeknika Instituto. Mi estis proksima al li kiel esperantisto.
Post lia foriro eksterlanden, mi kontaktis kun li skribe, kiel kun aktiva membro de SAT, kiu estis proksima al LANTI, la estro de la trockiistaj organizaĵoj de Esperanto kaj, ĝenerale, al la gvidantoj de SAT. Mi korespondis kun li ĝis 1926, post kiam li ĉesis skribi. Kie li nun estas, mi ne scias. Mi supozas ke li estas en Parizo.
En 1926, li invitis min al Parizo por konstanta posteno kiel sekretario de SAT kaj redaktoro de kelkaj ĝiaj presorganoj, promesante la monatan salajron 1 000 frankoj. Mi ne povis forveturi.
Post fino de korespondado kun mi, Ajsberg daŭrigis sian korespondan komunikadon kun la odesa esperantisto, instruisto de la laborlernejo Reznikova Elizaveta Petrovna, kun kiu li ankaŭ poste ĉesigis la korespondadon. Ŝi foriris Moskvon en 1930.
En Sovetunio, mi estis ligita kun la aktiva kontraŭrevolucia anarkiisto Lilier Aleksander, kiu estis arestita kaj forpelita el la urbo Moskvo. Ĝis 1934, li skribis al mi el Moskvo kaj sendadis la organojn de SAT "SENNACIULO".
Ŝteinberg skribis al mi pri la aresto de Izgur kaj Kolĉinskij. Grinevich kaj Sxteinberg en siaj leteroj instigis min aliĝi al MAPES, la internacia asocio de revoluciaj Esperanto-verkistoj. Ili sendis al mi du revuojn MAPES”*

Сутковой - словарьVladimir Sutkovoi posedis fenomenan scion pri Esperanto: la vortaro, kiun li kreis laŭ mendo de la Centra Komitato de la Unio de Esperantistoj de Sovetiaj Respublikoj, estis konsiderata kiel la plej bona Esperanto-rusa vortaro dum pli ol 40 jaroj (la unua eldono aperis en 1927).

08.08.1937 Sutkovoy V.G. estis arestita, post la enketo, laŭ la decido de la Armea Kolegio de la Supera Kortumo de Sovetunio de 11.23.1937, mortpafita la 11.24.1937 kaj entombigita ĉe speciala tombejo de NKVD (loko nekonata) .

Kial tiuj ĉi esperantistoj estis arestitaj kaj pafmortigitaj? :
Georgio Petroviĉ Boĉarov, Veniamin Viktoroviĉ Vozdviĵenskij, Vsevolod Pavloviĉ Ivanov (L .Ivn), Eŭgeno Eduardoviĉ Pil , Vladimir Grigorjeviĉ Sutkovoj, Nikolaj Efimoviĉ Ĥolm .

Kun la dosiero ricevita de SBU
konatiĝis kaj faris eltiraĵojn
Mykhno Tatiana (Sageto)
Mi interesiĝas pri la historio de la Esperanto-movado en la Rusa Imperio kaj Sovetunio, kaj mi klopodas kolekti informojn pri la tiamaj esperantistoj.

   
 
 

разделительная полоса

 

 

Copyright © La verda lampo . Одесса.  

Есть предложения — пишите: portalodessa@gmail.com