Зелёная лампа
Verda lampo

разделительная полоса

Retejo por komencantoj kaj
amikoj de Esperanto
rusa lingvo ukraina    
:::: Hejmo ::: Lernado ::: Opinioj pri Esperanto ::: Nia virtuala muzeo de Esperanto ::: Historio de Esperanto kaj memorajoj ::::
:::: Esperantaj eventoj ::: Legocambro ::: Praktika uzado de Esperanto ::: Personoj ::::

разделительная полоса

Ni kolektas flagojn
de vizitantoj de tiu ĉi paĝaro :
Flag Counter

разделительная полоса

verda lumo diĝesto
La "Verda lumo" estas
la diĝesto de publikaĵoj
de retpaĝaro
" Verda lampo"

Detale >>>>>

разделительная полоса

Esperanto-siglo
Esperanto-siglo >>>>>

разделительная полоса

La libroj de L. Ivn

Ruĝa Geedziĝo

Rugho kaj Blanko

kaj versoj.

разделительная полоса

 

 

Ivanov Vsevolod Pavloviĉ – L. Ivn
1904-1937

El la dosiero:
"Devenanto de Odeso, instruisto pri historio kaj geografio ĉe neplena mezlernejo 110, loĝanta en Krasnaja Slobodka ... La filo de iama oficisto, persona nobelo - gimnazio-instruisto. Ruso (lia patro estis serbo)."

Li estis arestita nokte la 1-an de aŭgusto 1937 pro falsa akuzo kaj mortpafita kiel aktiva membro de la kontraŭrevolucia Esperanto-organizaĵo .

La fratino Valentina: "Tuj post la aresto de la frato Ivanov V.P. mi multfoje iris al la malliberejo,por transdoni ion al mia frato. Foje, kiam mi alportis vican transdonon, oni diris al mi, ke mia frato ne estas tie, sed kie li nun estas, oni ne diris al mi ... ". "Mi rezignaciis pri la penso, ke mia frato Vsevolod ne plu vivas, aliokaze li estus trovinta min.". 1960.

Shteinberg N.S.: Ivanov estis aktiva esperantisto, li verkis en Esperanto poemojn, kiuj estis eldonitaj. En 1934 kune kun mi li kompilis la krestomation en Esperanto. Mi scias, ke unu ekzemplero de la krestomatio troviĝas en la biblioteko de la Akademio de Sciencoj de Ukraina SSR. La krestomatio enhavis rakontojn, poemojn kaj aliajn materialojn pri socialisma konstruado en Sovetunio, pri la mizero de laboristoj en la kapitalismaj landoj. Ne estis kontraŭsovetiaj materialoj en la krestomatio. 1960.

La depozicioj rilatantaj al la 1960 estis ricevitaj dum la revizio de la juĝafero de la "Vozdvizhensky V.V.-grupo", t.e. la 13 jarojn post la juĝo kaj ekzekuto de la esperantistoj.

разделительная полоса

La sekvesro de la libroj rekviziciitaj dum serĉo ĉe V.P. Ivanov

книги найденные у Иванова

разделительная полоса

Kial tiuj ĉi esperantistoj estis arestitaj kaj pafmortigitaj? :
Georgio Petroviĉ Boĉarov, Veniamin Viktoroviĉ Vozdviĵenskij, Vsevolod Pavloviĉ Ivanov (L .Ivn), Eŭgeno j Eduardoviĉ Pil , Vladimir Grigorjeviĉ Sutkovoj, Nikolaj Efimoviĉ Ĥolm .

Kun la dosiero ricevita de SBU
konatiĝis kaj faris eltiraĵojn
Mykhno Tatiana (Sageto)
Mi interesiĝas pri la historio de la Esperanto-movado en la Rusa Imperio kaj Sovetunio, kaj mi klopodas kolekti informojn pri la tiamaj esperantistoj.

   
 
 

разделительная полоса

 

 

Copyright © La verda lampo . Одесса.  

Есть предложения — пишите: portalodessa@gmail.com