VOZDVIĴENSKIJ Veniamin Viktorovich
Vozdviĵenskij Veniamin Viktoroviĉ (1879-1937)
Ruso, senpartiano, la iama kortuma konsilisto, civitano de Sovetunio, instruisto (historio kaj geografio), pensiulo
Naskiĝis en Kazan, loĝis en Odeso.
Antaŭrevolucia - instruisto de la gimnazio "Richelieu" - kortuma konsilisto
Supera edukado - Instituto de Historio kaj Filologio en Peterburgo (1903).
Lingvoj: angla, franca, germana, hispana, greka, latina, bulgara, Esperanto.
Li gvidis la rondojn de esperantistoj en la Domo de Sciencistoj, la Palaco de Maristoj, la Domo de Instruistoj ktp.

Vozdviĵenskij Veniamin Viktoroviĉ kun lernantoj
Li estis arestita pro falsa akuzo kaj mortpafita kiel aktiva membro de la kontraŭrevolucia Esperanto-organizaĵo je 24.11.1937.
Kial tiuj ĉi esperantistoj estis arestitaj kaj pafmortigitaj? :
Georgio Petroviĉ Boĉarov, Veniamin Viktoroviĉ Vozdviĵenskij, Vsevolod Pavloviĉ Ivanov (L .Ivn), Eŭgeno Eduardoviĉ Pil , Vladimir Grigorjeviĉ Sutkovoj, Nikolaj Efimoviĉ Ĥolm .
Kun la dosiero ricevita de SBU
konatiĝis kaj faris eltiraĵojn
Mykhno Tatiana (Sageto)
Mi interesiĝas pri la historio de la Esperanto-movado en la Rusa Imperio kaj Sovetunio, kaj mi klopodas kolekti informojn pri la tiamaj esperantistoj.
|