Зелёная лампа
Verda lampo - Зелёная лампа

разделительная полоса

Alternativa internacia lingvo Esperanto

rusa lingvo ukraina

   
:::: Hejmo ::: Lernado ::: Opinioj pri Esperanto ::: Nia virtuala muzeo de Esperanto ::: Historio de Esperanto kaj memoraĵoj ::::
:::: Esperantaj eventoj ::: Legoĉambro ::: Praktika uzado de Esperanto ::: Personoj ::::

 

Ni kolektas flagojn
de vizitantoj de tiu ĉi paĝaro :
Flag Counter

разделительная полоса

Ĉu reviviĝas Esperanto en Odeso kaj Odesa regiono?

Cerbomado ĉe Verda lampo

Apogeo (1917-1938)

Prefaco Antaŭhistorio — Apogeo — StagnoRenaskiĝoLa milito

разделительная полоса
La notoj estas tute personaj, la koncepto tute privata
разделительная полоса

Historio de e-movado dum unuaj jaroj de Soveta Reĝimo, prefere pri Odeso (1920-1938)

Feliĉe, post la Unua mondmilito Esperanto ne nur konservis siajn pozicijon, ankaŭ sukcesse plu disvolviĝis, precipe en la spaco de iama Russia imperio.
Gravaj ŝanĝoj okazis en la rusia E-movado 1917.
Post la februara burĝa revolucio, kaj des pli post la Oktobra revolucio en la lando komenciĝis spontanea, nedirektebla, lavangsimila apero de esperanta kursoj, grupoj.
Laŭ esperanta publikaĵoj dum tio periodo oni nombris pli ol cent disigitajn izolitajn e-grupojn.
Ili aperadis ne nur en grandaj kaj malgrandaj urboj, sed ankaŭ en vilaĝoj.
La novaj adeptoj de Esperanto (precipe laboristoj, kamparanoj, ruĝarmeanoj, lernantoj) ligis la ideojn de Esperanto al la ideojn de tutmonda revolucio
Daŭre estis eldonataj lokaj gazetoj “Petrogradskoe obozrenie” (Petrograda observo), “La juna mondo”, “Espero” (Petrograd), “Esperanta movado” (Kronŝtadt), “Naŝa ĵiznj” (Nia vivo), (Astraĥanj), “Revoluzia espero” (Urĵum), “Volĵskij esperantist” (Saratov) kaj multaj aliaj.
En 1919 aperis la unua propaganda ruslingva broŝuro “Internacia lingvo de laboristoj kaj kamparanoj – Esperanto” de Artjuŝkin-Kormilicin, entenanta kritikon de la burĝa e-movado kaj alvokon vaste uzi Esperanton por celoj de la monda revolucio.
Ne cxesadis provoj unuiĝi.
Rezulte aperis Organiza komitato de Tutrusia Esperantista Federacio (CKTEF) kaj ĝia organo “Oficiala bulteno” (Moskvo); iom poste ankaŭ “ESKI” (Esperantisto sekcio de komunista internacio), baldaŭ ĝi estis alinomigita kiel “Esperantista Komunista Internacio”, gvidata de esperantistoj Drezen, Ort Sunnam kaj Oĵitoviĉ. Ekzistis ankaŭ multaj aliaj e-organixaĵoj.
Unuavice ĉiuj ili strebis politikajn celojn, al kiuj devas servi Esperanto.
Anstataŭ la neŭtralaj lernolibroj de Zamenhof, Saĥarov, Kar kaj Panje, Ŝĉavinskij, Kabanov komencis aperadi novaj lernolibroj kun polititikaj tendencoj de la aŭtoroj Voleviĉ, Tiĥonov, Lidin, Valentinov, Drezen, Svistunov, Rubljov, Kurbatov ktp.
La gvidantoj de ESKI, unuavice Drezen, komprenis, ke per limigitaj fortoj de ESKI-komunistoj ne eblas unuigi multnombrajn grupon kaj konduki ilin al la difinita direkto.
Necesis alvoki la Tutrusian esperantistan Kongreson, por direkti la movadon al la sama celo.

En junio 1921 en Petrogrado dum la Tria Tutrusia Kongreso de esperantistoj estis fondita Sovetlanda Esperantista Unio — SEU.
En komence de aŭgusto 1921 kontraŭe al la «burĝa» UEA fondiĝis internacia laborista movado Sennacieca Asocio Tutmonda — SAT.
Por informo: Administra esperanto-mapo – kiuj organizaĵoj kaj movadoj ekzistas en Esperantujo (ruslingve).

En Sovet Unio dum 20-30 jaroj de la dudeka jarcento estis eldonataj esperantaj libroj, revuoj, funkciis esperanto-rondetoj, laboris radio-elsendoj. Oni stimulis kontaktojn kun eksterlandanoj.
En la retpaĝaro “Verda lampo” estas kolektita aro da leteroj de eksterlandaj gejunuloj destinitaj al F. Bartenev, kiu tiam estis deksesjaraĝa lernanto. Apud ĉiu esperanta letero troviĝas ĝia preciza traduko en la rusan lingvon. Ĉiuj konservitaj leteroj

Dum tiu tempo esperanto-movado en Odeso akiras novan forton.
En 1923 estis registrita nova societo de esperantistoj.

Samtempe en Odesa politeknika instituto la grupo da studentoj gvidata de E.Ajsberg studis Esperanton. Funkciis la supera pedagogia esperanto-kurso, kies direktoro estis Ŝahoviĉ. La lingvon instruis V.Vozdviĵenskij kaj E.Ajsberg. S.Rublev prelegis pri interlingvistiko. Surbaze de la kurso poste estis fondita la instituto de fremdaj lingvoj.

En 1922-1936 en Odeso propagandis Esperanton la Literaturo-scienca rondeto loSoRo, organizita de H.Danovskij. En lia rondeto esperantistiĝis V.Sutkovoj, S.Rublev, N.Sigal kaj aliaj.
H.Danovskijj skribis : “Kio okazis en Odeso? Tiam LoSoRo estis ununura siaspeca (своеобразный) esperanta kulturcentro, la similaj nenie ekzistis, almenaŭ en Suvet Unio.
Unue kaj ĉefe, estis kvalifikitaj, aktivaj kaj komunikiĝemaj homoj virtuoze posedantaj la lingvon.
Due, estis kolektivo de kreema membraro.
Trie, estis skrupule kaj sisteme akurata la sekretario V.Sutkovoj. Oni nomis lin Talpo – pro lia strebo atingi sencon.

Proksimume dum la sama tempo la edukatoj de la infanejo Kominterno korespondis kun hispanaj amikoj per Esperanto. En la odesa lernejo № 50, nome de Leo Tolstoj, laŭ decido de pedagogia konsilantaro, Esperanto fariĝas deviga lernobjekto en tri superaj klasoj (5, 6, 7). Instruis ĝin V.Vozdviĵenskij, la profesia instruisto pri geografio (aŭ matematiko??).
Dum la tridekaj jaroj V.Vozdviĵenskij gvidis esperanto-rondeton en la porinfana muziklernejo ĉe Odesa muzik-drama instituto (nun ĝi estas la lernejo nome de Stolarskij).
En la sama rondeto la fundamentojn de Esperanto studis ankaŭ la eminenta pianisto Emil Gilels.

Tiutempe en Ukrainio la esperanto-movadon koordinis Tutukrainia komitato de Esperanto (1925-1938) kiel filio de SEU – Soveta Esperantista Unio.

Post daŭra militaga interrompo rekomenciĝis eldono de revuo «Ukraina Stelo” (1922-1930). Sur paĝoj de la revuo estis presitaj la verkoj de T.Ŝevĉenko, I.Franko, O.Kobilanskaja, V.Stefanik, L.Ukrainka, M.Kocjubinskij, popolaj kantoj, satiraj kanzonetoj, la artikoloj pri kreado de ukrainaj verkistoj.

Ĝis 1920 funkciis “Teritoria societo de ukrainaj esperantistoj «Поступ» (“Progreso”), fondita en 1910.

En 1922 estis eldonita la ukraina-esperanto vortaro.

En 1923 komenciĝis regulaj esperanto-elsendoj (Ĥarkovo)

En 1927-1932 en Ĥarkovo estas eldonata ĉiumonata pedagogia revuo «Шлях освіти” (“La vojo de edukado”).

Ne multaj rimarkis la komenciĝintajn ŝanĝojn de la ŝtata politiko.

Ekde 1935 jam okazis amasaj arestoj de “malamikoj de la popolo”; ĉiuj prizonoj estis plenplenaj. En diversaj urboj de Sovet Unio estis arestitaj multaj germanaj, polaj, hungaraj, aŭstraj kaj aliaj rifuĝintoj, precipe, komunistoj.

Al Gitler, kiu akiris la potencon, ankaŭ al Stalin, pliseveriginta la kontrolon, esperantistoj ne plu estis bezonataj. La sovetiaj esperantistoj estis proklamitaj fremdlandaj spionoj, la plej agemaj estis arestitaj kaj prefere pafmortigitaj.

La 17-21-an de februaro 1938, kiam estis arestitaj ĉiuj SEU-funkciuloj, SEU ĉesis funkcii. Ĉar la arestoj realiĝis plejparte en grandaj urboj, gravaj industriaj aŭ fervojaj centroj, la esperantistoj, loĝintaj en provinco, restis ne tuŝitaj

La pmortpafitaj esperantistoj
Odeso   Ukrainio
Boĉarov G.P. (1887 – 1937)
Vozdviĵenskij V.V. (1879-1937)
Ivanov (Ivn) V.P. (1900 – 1937)
Pil E. (1881 – 1937)
Sutkovoj V.G (1904 – 1937)
Ĥolm N.E.(1898 – 1937)

  Borisov N.A. (1889 – 1937)
Viktorov-Ĉeĥoviĉ D.V.(1888 — 1937)
KolĉInskij V.M.. (1904 – 1937)
Izgur I.E. (1881 – 1937)
Miĥalskij E.I.. (1897 – 1937)
Pogorelov D.I. (1883 – 1937)
Potana A.N. (1907 – 1937)
Eggers B.A.(1893 – 1937)
Jurgenson A.N. (1903 – 1937)

Tamen mi devas substreki, ke oficiale la esperanto-agado en nia lando (SU) neniam estis malpermesita. Ĝi ĉesis “per si mem”.

Kulminis la degradiĝon de esperanto-movado kaj determinis la stagnadon de esperanto-evoluo la Dua mondmilito.

Do: Prefaco Antaŭhistorio — Apogeo — StagnoRenaskiĝoLa milito

 

   
 
 

разделительная полоса

Copyright © La verda lampo . Одесса.  

Skribu —  portalodessa@gmail.com