Зелёная лампа
Verda lampo - Зелёная лампа

разделительная полоса

Версія українською мовою

Версия на русском языке

Alternativa internacia lingvo Esperanto

rusa lingvo ukraina

   
:::: Hejmo ::: Lernado ::: Opinioj pri Esperanto ::: Nia virtuala muzeo de Esperanto ::: Historio de Esperanto kaj memoraĵoj ::::
:::: Esperantaj eventoj ::: Legoĉambro ::: Praktika uzado de Esperanto ::: Personoj ::::

 

Ni kolektas flagojn
de vizitantoj de tiu ĉi paĝaro :
Flag Counter

разделительная полоса

Dosieroj de la SATanoj
Iam kaŝita nun malfermita

разделительная полоса

Ĉu reviviĝas Esperanto en Odeso kaj Odesa regiono?

Cerbomado ĉe Verda lampo

Renaskiĝo
Sovet-Unio: 1953-1989
Ukrainio: 1989-2021
Odeso: 1957-2021

Prefaco AntaŭhistorioApogeoStagnoRenaskiĝoLa milito

разделительная полоса
La notoj estas tute personaj, la tute persona koncepto
разделительная полоса

En septembro 1953 Nikita Hruŝĉov iĝis la Unua sekretario de CK KPSU. Komenciĝis fama “ottepel” (degelo). Iom post iom revenadis el malliberejo la reprezaliigitaj sovetaj civitanoj, inkluzive esperantistoj. Aperis la espero pri restarigo de la soveta esperanto-movado. En la lando jam finkciis dekoj da esperanto-rondetoj kaj ilia kvanto ĉiam pligrandiĝis.

En 1956, post la XX-a Partikongreso, en la Juran komisionon de la Tutlanda Supera Soveto turnis sin M.F.Paŝĉenko la direktoro de moskva trusto, la eksa membro CK SEU kun informpeto pri sorto de SEU. Oni respondis al li, ke oficiale ĝi ne estis malpermesita.

Por organizi la kongreson de SEU aktivaj esperantistoj fondis Iniciatan grupon (la estro Bokarev E.A.). La 19-an de majo 1956 en la klubo “Ideal” (str.Durov, 37) en Moskvo okazis la Kongreso de esperantistoj, pri kio oni anticipe estis informitaj la potenculoj. Pro foresto de Bokarev E.A. la kunvenon malfermis vicprezidanto Danovskij N.N. Eks-prezidanto de SEU P.Ŝumilov, pasiginta en malliberejo preskaŭ 20 jarojn, deklaris la restarigon de la de SEU-agado. Post la Kongreso M.Paŝĉenko kaj E.Bokarev ricevis la partiajn skoldojn.

La reprezalioj ne sekvis, la tempo jam estis alia, des pli ke Moskvo preparis la Tutmonda festivalo de junularo kaj studentoj 1957. En kelkaj institutoj oficiale ekfunkciis esperanto-rondetoj, por demonstri demokratiajn sĉanĝojn en la lando. Ŝajnis, ke la afero ekmovis de mortopunkto.
Radionova N.S. Memoraĵ pri esperanto-movado. (rus>)

La Esperanto-komisiono de Unio de sovetaj asocioj de amikeco kaj kulturaj ligoj kun eksteraj landoj kunordigis agadon de sovetaj esperantistoj. Plej gravaj ĝiaj agad-direktoj estis la kompletigo de turistaj grupoj kaj delegitaroj al Tutmondaj Kongresaj de esperantistoj (unuafoje en 1963 al 48-a Kongreso en Sofia), la eldonado de la socipolitikaj kaj beletraj broŝuroj kaj almanako «Por paco», la esperanto-suplementoj al revuo «Московские новости» (Moskvaj novaĵoj). La komisiono ne interesiĝis pri bezonoj de easperantistoj , ankaŭ ĝi ĉiamaniere kontraŭagis al provoj de esperantistoj liberiĝi de ĝia kontrolo.

Iom post iom la esperanto-movado iĝis pli rimarkebla. Ekzemple, en 1966 A.E. Gonĉarov organizis Sovetian Esperantistan Junularan Movadon - SEJM.

Fin-fine en marto 1979 aperis Asocio de Sovetaj Esperantistoj fondita de tri gravaj organizaĵoj: Tutsovetia Leninista Junkomunista Ligo, Tutsovetia Centra Konsilio de la Sindikatoj kaj Uniu de sovetaj asocioj pri amikeco. Asocion de Sovetaj Esperantistoj (ASE) estis la unua postmilita oficiala organizaĵo de esperantistoj en Sovet Unuo kaj ĝi ekzistis dum 1979-1989.

La esperantistoj atendis multajn bonojn de tiu evento. Reale ĉio okazis kiel ĉiam: la eldona agado de SSOD ĉesis, ekde 1984 la grupoj ne estis senditaj al la Kongresoj (krom 1987), la promesita alliĝo ASE al UEA ne realiĝis, la anoncita jura aŭtonomeco de ASE restis surpapere... La bezonoj de esperantistoj plu neniun interesis.

En la lando ekregis Perestrojka.

La 23-an de januaro 1989 en Moskvo malfermiĝis la 3-a Tutsovetia konferenco de ASE, kiun partoprenis 212 delegitoj kun rajto de decida voĉo kaj multnombraj gastoj.

La 24-an de januaro la Konferenco per plejmulta voĉnombro dicidis restarigi la agadon de SEU, perforte ĉesigitan en 1938, kaj deklaris sin la 8-a Kongreso de SEU (inkluzive antaŭan du ASE-konferencojn).

Post restarigo de la SEU-agado sekvis propono pri neceso konservi respublikajn kaj regionajn strukturojn de ASE.

Speciale serioze oni pristudis la problemon de interrilatoj kun UkrEA. Tamen ĉio estis komplike.

En julio de 1981 apud Moskvo kelkaj aktivuloj fondis alternativa Laborgrupon por Interkluba Spertŝanĝo (LKS). Ĝi relanĉis Aktuale, surprenis organizadon de someraj tendaroj ktp. Sed gvidantoj de ASE rezistis la novan agadon laŭ diversaj kaŭzoj. En 1981 LKS estis dissolvinta sin.

Ukrainio (1989-2021)

Inter la ukrainaj esperantistoj plifortiĝis decentraj tendencoj, precipe aktive pledis tutan aŭtonomecon la reprezentantoj de la kijeva klubo “Oraj pordegoj”.

La 20-21-an de majo 1989 en la urbo Poltava okazis la 3-a Konferenco de ukrainaj esperantistoj. Dum la Konferenco la partoprenantoj diskutis pri estonta agado de la respublika esperanta organizaĵo. Oni pritraktis du projektojn de la Statuto.
La unua estis prezentita de la antaŭa Prezidio de URO (Ukraina Respublika Organizaĵo) konekse al la ukraina sindikato, kiu estis la fondinto de Ukraina Esperanta Asocio - UkrEA. (Е.Ковтонюк, Г.Шило, С.Федотова);
La dua, proponita de Alternativa Iniciata Grupo (AIG), subtenita de УОДКС kaj РНМЦ, antaŭvidis la agadon de la esperanto-movado laŭ modelo de amatoraj unuiĵoj surbaze de memfinancado kun 10%-a dekalkulo profite al РНМЦ. (М.Линецкий, А.Красуцкий, М.Мамедов).
Per plimulto da la voĉdonoj (64 – “por”, 15 - “kontraŭ”, 4 - “sin detenis”) estis akceptita la unua projekto. AIG forlasis Konferencon kaj nu plue partoprenis la laboron.
Pro tio la gvidantaro de UkrEA en speciala iformletero de 05.06.1989 turnis sin al ĉiuj e-kluboj, grupoj, rondetoj kaj apartaj esperantistoj, alvokante prudente kaj reale pritaksi la situacion, difini sian preferon kaj praktike kontribui al la unuiĵo de ĉiuj membroj de respublika esperanto-agado.
Nun (2023) konsiderante mian propran entreprenan sperton kaj la sociajn preferajn, mi voĉdonus por la dua varianto. Tamen ne forgesu, ke tiam la esperantistoj ankoraŭ vivis enkadre kaj laŭregule de Sovet Unio. Tial mi volas citi samideanon S.Rublev pri SEU, ĝi estis aktuala ankaŭ por tiama UkrEA: «Ne decas renovigi SEU kiel "privatan" asocion, tiu formo estas realigebla nur en aliaj landoj kaj tute netolerebla en USSR. "Privata" E-asocio en USSR estas sensencajxo». Эти слова можно отнести и к УкрЭА.

En la decembro 1989 aperis la numero de «Ukrainia Esperantisto», la oficiala organo de UkrEA . Post mencio pri la maja konferenco, kiu reorganizis URO ASE al UkrEA, estis informita, ke UkrEA estas heredanto de la Tutukrainia komitato de Esperanto (1925-1938) aliĝinta al SEU dum 1925-1938, ankaŭ de Esperanto-Komisio УО ДКС (1968-1979) kaj de Ukraina ASE-filio (1979-januaro 1989) kaj de nun ĝi difinas sin kiel aŭtonoma sendependa neregistara organizaĵo. 

Informon pri pluaj tutukrainaj e-eventoj estas malfacile trovi, sed mi penas.

Jen, en la manoj mi tenas la interesan broŝureton, eldonitan en Kijivo (1999) sub egido de Ukraina edukadministerio N.Daniluk: “Programo de la kurso pri internacia lingvo Esperanto por lernantoj de superaj klasoj de gimnazioj kaj liceoj (fakultative)” - ukrlingve. Estas inerese, ĉu oni uzis tiun programon? Kie? Kiam?

Honore al V.Eroŝenko kaj memore al la 92a UK (Japanio, 2007) en Ukrainio estis emisiita monĵetono.

La 25-26-an de novembro 2017 en Odeso okazis la 23-a Kongreso de UkrEA

La 19-21-an de novembro 2018 en Lviv okazis la 24-a Kongreso de UkrEA

La 19-an de oktobro 2018 en Lviv estis inaŭgurita la memortabulo al Vasilij Eroŝenko sur la strato, kiu portas lian nomon.

La 17-an de majo 2019 en Kievo okazis la Konferenco de UkrEA, dediĉita al 30-jariĝo de UkrEA.

La 29-30-an de novembro kaj la 01-an de decembro 2019 en Kievo okazis la 25-a Kongreso de UkrEA

Komence 2020 la bonfara fonduso nome V.Eroŝenko eldonis la libron “V.Eroŝenko. Bibliografia konsultlibro” Kompilintoj V.Taranuk, E.Kovtonuk.

Por la 6-a de julio 2020 estis anoncita la Kongreso de UkrEA, tamen pro nesufiĉa partoprenantaro la Kongreso estis rearanĵita al Konferenco. Pri ĝi “Observoj kaj meditoj”.

Post tiam mi nenion aŭdis pri tutukrainaj e-eventoj.

Odesa regiono (1957-2021)

La Esperanto-movado en Odeso renaskiĝis en 1957.

Skulptisto N.Blaĵkov, la aŭtoro de la Zamengof-monumento (Odesa, Deribasovskaja, 3) en 1957 revenis en Odeson kaj organizis la atelieron de skulptado kaj ceramiko ĉe la urba pionirpalaco. Li kaj lia edzino Lidia Svetĉenko estis esperantistoj, ili ambaŭ instruis Esperanton en la kursoj ĉe la Pionirpalaco.

Tiama la Pionirpalaco situas komence de Primorskij bulvardo, kaj meze de la bulvardo estas la eksa Maristpalaco, kie dum 70-aj jaroj kunvenadis la urba esperanto-klubo “Blanka akacio”, kaj ankoraŭ pli frue dum 20-30-aj jaroj aktive agadis la fama LoSoRo – Literatura-Scienca Rondo.

La eksmaroficiro de la Ekstremorienta floto A.Verŝinin, eksa membro de CK SEU, malfermis la esperanto-kurson en la Domo de scientistoj, kie ili intermite funkciis ĝis 2002. Jen kion verkis en siaj memoraĵoj V.Samodaj: “En la aprilo 1958 mi, estante libro-ŝatanto, faris, kiel kutime, rondiradon de libro-vendejo. En unu el ili mi ekvidis la afiŝon pri kursoj de ia inrnacia lingvo en la odesa Domo de scientistoj. Mi iris tien, demandis..."

Ankaŭ N.Sigal tie gvidis e-rondeton dum la 1960-80-aj jaroj, kiun interalie finis A. Gonĉarov, kreinto de SEJM.

Dum la 1960-aj jaroj la esperanto-rondeton en la ŝipripara uzino gvidis Tigran Peshtimalghan (armeno, repatriighinta el Bulgario), ties disĉiplo estas la fama odesa esperantisto G.Geht.

Dum la 80-aj jaroj de la XX-a jarcento aperadis novaj oficialaj kaj neoficialaj e-sekcioj kaj e-kluboj.

La 9-an de aŭgusto 1983 oficiale estis registrita la klubo “Blanka akacio”, fakte komenciĝinta sian agadon en 1977. Organizis ĝin S.Vajnblat kaj T.Popova, aktive laboris tie A.Tiker, G.Geht, T.Auderskaja, T.Drozdova, F.Poljakov, A.Bobrihin.

Pli poste T.Popova apartiĝis kiel esperanto-agentejo “Kontakt”, kaj T.Auderskaja organizis la junularan klubon 'Verdaĵo”. Pri siaj tiamaj imagoj T.Popova rakontis en la artikolo "71-SAT-Kongreso en Odeso 1998 ", kaj Т. Auderskaja kompilis la libron «Лучшие дни нашей жизни» - ruse.

Pri tiu periodo en la esperanto-vivo en Odeso kaj Ukrainio mi skribis en la artikolo “Ĉiuj njuancoj de la verda ondo" (la tria ondo de Esperanto)", per tio mi defiis kritikon de la suprennomitaj personoj.

Ĉiu traktas la situacion de sia flanke. Ili societumis en sia mallarĝa rondeto, mi neniel povis trovi e-kurson. Ili tute ne okupiĝis pri e-propagando por altiri novulojn kontraŭe al la vasta propagando de la unuaj esperanto-jaroj.

Tio daŭras ĝis nun. Kio do poste?

Pene mi lokas en la retpaĝaro ĉiujn informetojn pri odesa esperanto-vivo.

La 15-an de decembro 2018 en la centra regiona biblioteko nome de I.Franko la urba e-klubo “Blanka akacio” organizis malferman solenan renkontiĝon de la esperantistoj-veteranoj, dediĉe al Zamengof-naskiĝtago.

La 15-an de decembro 2019 en la biblioteko nome de Gruŝevskij okazis la prezentado de la urba e-klubo “Blanka akacio”.

La 27-an de ujlio 2019 en la centra regiona biblioteko nome de I.Franko okazis la renkonto kun svisa biciklanto Luk Alleman.

La 1-an de decembro 2019 en la biblioteko numero 42 estis organizita leciono por interesiĝantoj pri Esperanto.

La 15-an de decembro 2021 la Odesa nacia scienca biblioteko nome de Gorkij organizis la renkonton, dediĉitan al Esperanto kaj Esperanto-movado en la ukrainia kaj rusa lingvoj (per ZOOM).

Ĉiujare oni estis organizataj esperanto-tendaroj en Odeso kaj en Kievo.

Ĝenerale kaj entute esperanto-vivo en Odeso dum lastaj jaroj estas sufiĉe putra.

Laŭ mia modesta opinio plej granda plago de odesaj esperantistoj estas tuta malbona mastrumado, malkapablo (aŭ nedeziro) plani e-laboron al perspektivo. Kiel oni povis pereigi, lasi por multaj jaroj (ne vizitante) disponigitan klubejon en la Troickaja strato, 33! Mi teruriĝis, ekvidinte ĝin: la rabdetruita, inundita ejo, kun putriĝintaj ŝrankoj, tabloj kaj paperoj, iam trevaloraj por esperantistoj.

Antaŭ miaj okuloj Esperanto en Odeso estis mortanta.

Krome aldoniĝis la pandemio.

Kaj nun komenciĝis la milito.

Tatiana Mykhno (Sageto)

Do: Prefaco AntaŭhistorioApogeoStagnoRenaskiĝoLa milito

La listo de fontoj

 

   
 
 

разделительная полоса

Copyright © La verda lampo . Одесса.  

Skribu —  portalodessa@gmail.com