Зелёная лампа
Verda lampo

разделительная полоса

Retejo por komencantoj kaj
amikoj de Esperanto
rusa lingvo ukraina

   
:::: Hejmo ::: Lernado ::: Opinioj pri Esperanto ::: Nia virtuala muzeo de Esperanto ::: Historio de Esperanto kaj memoraĵoj ::::
:::: Esperantaj eventoj ::: Legoĉambro ::: Praktika uzado de Esperanto ::: Personoj ::::

разделительная полоса

Ni kolektas flagojn
de vizitantoj de tiu ĉi paĝaro :
Flag Counter

разделительная полоса

разделительная полоса

verda lumo diĝesto
La "Verda lumo" estas
la diĝesto de publikaĵoj
de retpaĝaro
" Verda lampo"

Detale >>>>>

разделительная полоса


Listo de verso de Erossxenko
La plena multlingva listo
de originalaj kaj esperantigitaj
verkoj de Eroŝenko
Detale >>>>>

разделительная полоса


Listo de verso de Erossxenko
Pri V. Eroŝenko
Libroj, filmoj >>>>>

разделительная полоса

разделительная полоса

Honore al Eroŝenko kaj memore al la 92a UK en 2007

medalo

medaloreverso

Metalo: "novsilbero" / polurita fono

Diametro: 31 mm

Jaro: 2007

Rando: glata

Pezo: 11,68 g

Diko: 2 mm

Medalisto: Roman Ĉajkovskij

Averso:
en duobla cirklo, supre: UKRAINIO
maldekstre: B A C И Л b Є P O Ш E H K O
dekstre: VASIL EROŜENKO
sube: steleto
meze: busto de Eroŝenko dekstren

 

 

 

Reverso:
ĉirkaŭe: UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO
meze: 92a UK JOKOHAMO 4-11 de aŭgusto 2007
sube: stiligita bildo de ondegoj en la stilo de japanaj UKIO-E-desegnoj kiel “La ondego apud la marbordo de Kanagawa” de Hokusai

signo Rimarko : reverse-sube: signo de la monerfarejo aŭ de la monerfarejestro
karto
Reklamcela kartona karteto pri la porokaza medalo
bildo
Katsuŝika Hokusai: “La ondego de Kanagawa” (1832)
     

Vasil Eroŝenko (1890 – 1952)  

Vasilij naskiĝis la 12-an de la januaro 1890 en la vilaĝo Obuĥovka, kie ĉiam loĝis ukrainoj kaj rusoj. La patro de Vasilij estis ukraino, lia patrino estis rusino.

Kiam la knabo estis 4 jaroj aĝa, li perdis la vidkapablon, kaj oni sendis lin en la moskvan lernejon por blindaj infanoj. Post fino de la lernado Vasilij laboris kiel orkestrano.

Eklerninte Esperanton, Eroŝenko sukcesis efektivigi sian revon: viziti diversain landojn. En 1912 li entreprenis sian unuan E-vojaĝon al Britio, kie li lernis dum du monatoj en Reĝa instituto por blinduloj.

Printempe 1914 Eroŝenko vojaĝis Japanion kaj studis masaĝon en blindula lernejo en Tokio. Tie li ageme propagandis por Esperanto inter la blindaj studentoj. Bone posedante la japanan lingvon, Eroŝenko verkis en tiu lingvo multajn rakontojn por geknaboj kaj tre famiĝis inter la progresema japana literaturistaro.

Poste Eroŝenko multe vojaĝis tra Oriento: Siamo (Tajlando), Birmao, Hindio, Ĉinio, denove Japanio ... Reveninte en Sovetunion, Eroŝenko instruis en diversaj lernejoj, laboris en presejo... Krome en Turkmenio li kreis kaj longe gvidis lernejon por blindaj infanoj.

Eroŝenko mortis en la jaro 1952 praktike sola en sia gepatra vilaĝo Obuhovka. Nun tie funkcias muzeo de Eroŝenko, oni starigis monumenton. La memormedalon produktis

Nacia monfarejo de Ukrainio en la jaro 2007 okaze de Universala E-kongreso en Jokohamo, ĉar en Japanio li pasigis siajn plej fruktodonajn vivjarojn.

Plu pri Vasilij Eroŝenko >>>>>

 

vasilij eroshenko

 

разделительная полоса

разделительная полоса

Tatiana Mykhno (Sageto)

   
     

разделительная полоса

Copyright © La verda lampo . Одесса.  

Skribu —  portalodessa@gmail.com