Зелёная лампа
Verda lampo - Зелёная лампа

разделительная полоса

Версія українською мовою

Версия на русском языке

Alternativa internacia lingvo Esperanto

rusa lingvo ukraina

   
:::: Hejmo ::: Lernado ::: Opinioj pri Esperanto ::: Nia virtuala muzeo de Esperanto ::: Historio de Esperanto kaj memoraĵoj ::::
:::: Esperantaj eventoj ::: Legoĉambro ::: Praktika uzado de Esperanto ::: Personoj ::::
Ni kolektas flagojn
de vizitantoj de tiu ĉi paĝaro :
Flag Counter

разделительная полоса

разделительная полоса

Dosieroj de la SATanoj
Iam kaŝita nun malfermita

разделительная полоса

Ĉu reviviĝas Esperanto en Odeso kaj Odesa regiono?

Cerbumado ĉe Verda lampo

ANTAŬHISTORIO

Prefaco AntaŭhistorioApogeoStagnoRenaskiĝoLa milito

разделительная полоса
La notoj estas tute personaj, la koncepto tute privata
разделительная полоса

La multLingveco de Odeso kaj ambigue pensanta homamaso akcelis ne nur interesiĝon al la nova artefarita lingvo, ankaŭ ĝian aktivan utiligon en la praktiko. La unua lernolibro de Zamenhof «Lingvo iternacia» aperis en 1887, kaj jam en la Adresaro de mil tiamaj esperantistoj (1889) estis 51 odesanoj. En la dua eldono de la Adresaro estis ankoraŭ 38 odesanoj, inter ili - la nomo de la fama arkitekto Aleksandro Bernadacci.

La aktiveco de la novlingvaj adeptoj tutmonde supermezuris. Ĉiuloke fondiĝis esperanto-rondetoj por studi la lingvon.. La plej unua esperanto-klubo (neoficiala) estiĝis en Odeso en 1889.

En 1894 en Odeso reaperis la esperanto-rondeto fondita de Gernet V.A., Prendel R.A. kaj Pergament O.J. La kunvenoĵ okazis en la privataj apartamentoj. Evidente, pro  fiksrigarda atento de la polico, la rondeto baldaŭ ĉesis sian agadon, Tamen ĝi reviviĝis laŭleĝe post du jaroj.

Dum 1895-1897 Gernet V.A. eldonis kaj redaktis internacian e-revuon «Lingvo internacia». Tie li publikigis siajn e-tradukojn de la klasika rusa literatura, ekzemple, la verkojn de Korolenko V.G.

En 1895 rusiaj esperantistoj aperigis Adresliston de Personoj abonintaj la revuon "Esperantisto" aŭ "Biblioteko-n de la Lingvo Esperanto" (entute 242 adresoj en 124 loĝlokoj de la Rusa Imperio; inter ili 31 virinoj kaj 211 viroj). La plej granda nombro da Esperantistoj estia en Odeso (22),poste en Peterburgo (13), Nikolaev (10), Varsovio. (8), Moskvo (8), Kievo (6).

La unua Esperanto-gazeto aperis en Nurenbergo, Germanio la 1-an de septembro 1889.

En 1892 oni permesis organizi societon “Espero" en Peterburgo, la unuan juran E-societon en Rusio.

Post kvar jaroj, la 8-an de decembro 1896, la ĝia filio estis fondita en Odeso de la granda esperanto-grupo formiĝis en la Odesa Politeknika Universitato (la nobeloj A.M.Arnold kaj S.V. Ĵitkov, la dentisto A.I. Andreev, la studento V.A Gernet, la medicina doktoro I.M.Lucenko, la profesoroj O.Ja.Pergament kaj R.A.Prendel, instruisto D.D.Sigareviĉ) - La regiona arkivo, Fonduso 2, etato 1 stokadunuo 2263, 145 folioj. 

Dum la unua kunveno la 12-an de oktobro 1897 partoprenis 17 membroj de la societo kaj 35 invititaj (Arkivaj materialoj videblas ĉi tie >>>>> ). En la sama kunveno du personoj estis akceptitaj kiel membroj de la societo, 8 personoj estis enskribitaj kiel kandidatoj. Dum la unua kunveno la 12-an de oktobro 1897 partoprenis 17 membroj de la societo kaj 35 invititaj. En la sama kunveno du personoj estis akceptitaj kiel membroj de la societo, 8 personoj estis enskribitaj kiel kandidatoj. 
D-ro V.V. Filippoviĉ estis elektita prezidanto de la societo kaj membroj de la komisiono -  A.M.ArnoldS.O. Shatunovsky , V.A GernetI.M.Lucenko , O.Ja.Pergament.

Ĉi-okaze Odessaj Novaĵoj (la 13-an de oktobro 1897) skribis: "En Odeso ekfunkciis nova tre originala institucio – la filio de Sankt-Peterburga Societo de tiel nomataj Esperantistoj. La ĉefa celo de la societo estas disvastigi la novan internacian lingvon "Esperanto" por plifaciligi internaciajn rilatojn en komerco, scienco, literaturo, ktp., kaj havigi al lingvo-interessiĝantoj la eblecon de pli proksima komunikado ".

L.L. Zamenhof tiutempe laboris en Ĥerson kiel okulkuracisto. Li korespondis kun odesaj esperantistoj, helpis ilin per konsiloj.

En 1898 Gohman H.I. fondis Komerca liceo, kie funkciis publikaj Kursoj de la lingvo Esperanto.

Komence de 1900-j jaroj la agado de la socio “Espero” malvigliĝis, ĉar multaj esperantistoj de la unua generacio forlasis Odeson.

En 1905 en la franca urbeto Bulon-sur-Mer okazis la Unua universala kongreso de esperantistoj kaj en1908 estis fondita Universala Esperanto Asocio.

Ĝis tia tempo la lingvo Esperanto funkciis precipe kiel skriba literatura formo, kaj nur dum la Unua Kongreso, kie kolektiĝis 688 partoprenantoj, strebintaj konversacii unu al alian, komenciĝis lia buŝa uzado.

En 1907 en Ternopil aperis unua ukraina esperao-lernolibro «Підручник міжнародної мови ЕСПЕРАНТО» (la autoro estas fama ukraina esperantisto Михайло Юрків).  

En 1910 en Odeso estis fondita la socio “Esoeranto”, ekzistinta ĝis la Revolucio (1917), en kies membraron eniris nur du esperantistoj de antaŭa generacio – doktoro I.M.Lucenko kaj A.C.Kofman.

La informo por pensado kai studado. En 1909 Aleksej Alekseeviĉ Postnikov entreprenis vojaĝadon tra suda Rusio por fondi esperanto-sociojn kaj plua ilia unuigo. Evidente, sekve de la vojaĝo en Odeso aperis laŭvica esperanto-societo.

La societo renovigis aktivan agadon de la antaŭuloj por la lingvo-propagando (legu: Propagando Esperanton hieraŭ kaj hodiaŭ) Inter la organizintoj estis V.F.Didrihson, la famkonata perfektiginto de inkandeska lampo de Ladigin. Ankaŭ li estis unu el fondintoj de Odesa instituto de interkomunikado.

Printempe 1910 dank al klopodoj de Russia ligo de esperantistoj, kreita de A.A.Postnikov, estis ricevita la permeso por organizi la Unuan tutrussian Kongreson de esperantistoj en Peterburgo.
Post vico da socipolitikaj eventoj en 1911la registaro malpermesis la agadon de la Ligo.
Tamen en 1913 la permeso estis denove ricevita, kaj Dua tutrussia Kongreso okazis en Kijevo.
Legu pli detale pri tiuj kongresoj >>>(ukr)

La 22 de januaro (1913) en Kievo okazis unua Lingva festivalo. La ĉeestantoj kun plezuro aŭskultis la sonadon de13 lingvoj.

Por via informiĝo. En 1910 la Oficejo de la Guberniestro de Kovno ricevis respondojn al enketoj, speciale senditaj al ĉiuj oficejoj de Rusio pri Esperanto-societoj. Estis konata, ke ekzistas 86 Esperanto-societoj en Rusio.
La Tutrusia adresaro de esperantistoj (1912), entenanta sur 108 paĝoj ĉirkaŭ 3000 adresojn el 532 loĝlokoj, konstatas, ke la plej multnomraj Esperanto-societoj estis en Moskvo (nur la adres-listo de nuraj moskvanoj okupas 8 paĝojn) , en Sankt-Peterburgo (4 paĝojn), Voroneĵ, Odeso, Tiflis, Vilna, Kovna, Kievo, Kostroma, Narva, Rigo, Saratov, Rostov-sur-Dono, Vladikavkaz, Tomsk, Ĥarkovo, Bakuo, Simbirsk, Orenburg kaj aliaj loĝlokoj.
En la Kieva Societo de Esperantistoj "Verda Stelo" en 1912 estis registritaj 482 membroj.
La 1-an de januaro 1910 en Telavi (Tiflisa gubernio) ekfunciis la hotelo “Esperanto”. La personaro komencis lerni Esperanton.
Fine de la 1912 “Fransua” («Francois»), unu el plej bonaj kijevaj hoteloj, konsentis avantaĝe gastigi esperantistojn.
Oni rekomendis, ke esperantistoj almenaŭ antaŭ du tagoj sciigu la konsulon pri turizmo sinjoron V.Traĉevskij aŭ la hotel-administracion.
En la oficejo “Fransua” oni komprenis Esperanton kaj unu el kunlaborantoj scipovis paroli ĝin.
En 1912 la hotelo “Kane” en Kijevo akiris la monprofiton 130 rubloj pro esperanto-vizitado. La hotel-administranto klopodis al UEA pri registrado de la hotelo kiel esperanto-entrepreno.
En majo 1913 la registrado estis efektivigita kaj la hotelo donis al esperantistoj dekprocentan rabaton.

En 1913, sub la redaktado de Orest Kuzma, aperis la unua ukraina esperanta periodaĵo, la revuo "Ukraina Stelo".

La Unua tutmonda milito serioze damaĝis al la movado, ĉar multaj esperantistoj pereis.
Fakte ĉesis la internaciaj kontaktoj inter esperantistoj, kiuj okazis en la kontraŭaj milit-tendaroj.
Krome, la esperanto-movado skismiĝis al “laborista” kaj “burĝa”.
Okazis preskaŭ tute ĉesis evoluo de la lingvo.

Tatiana Mykhno (Sageto)

Do: Prefaco AntaŭhistorioApogeoStagnoRenaskiĝoLa milito

La listo de fontoj

 

   
 
 

разделительная полоса

Copyright © La verda lampo . Одесса.  

Skribu —  portalodessa@gmail.com