Eŭgeno Miĥalskij
E.Miĥalski naskiĝis la 21-an de januaro 1897 en Letiĉiv, Ukrainio, Rusia Imperio.
Poeto aktiva en la proleta Esperanto-movado, profesie li laboris kiel instruisto-bibliotekisto.
Li eklernis Esperanton en 1911.
En 1917 li fondis la literaturan revuon Libera Torento en Saratov, kie aperis liaj unuaj poemoj originalaj kaj tradukaĵoj.
Li frue aliĝis al SAT kaj kunlaboris al Sennacieca Revuo, La Nova Epoko, "Bulteno de SEU", kaj pli poste al Internaciisto kaj al La Nova Etapo.
Miĥalski estas unu el la kunfondintoj de IAREV (Internacia Asocio de Revoluciaj Esperantaj Verkisto) en 1931 kaj ludis centran rolon en la reaktivigo de la asocio en 1934. Tiam li redaktis la gazetojn Proleta Literaturo kaj Internacia Literaturo kun la helpo de la franco Honoré Bourguignon.
Pro senbaza politika akuzo pri partopreno en kontraŭsovetia trockiista organizo, kaj kondamnita al morto la 14an de oktobro 1937. Li estis mortpafita la sekvantan tagon, kaj rehonorigita postmorte la 8an de majo 1958
|