Andreo Rogov
“... Kaj staras sur strato
en tristo
sen iu esper'
alvokisto”.
A.Rogov
Iam, ie mi tralegis la versaĵon “Alvokisto”. Hodiaŭ mi memoras nur, ke tio estis dum la komenco de mia esperanto-lernado.
Iom post iom kun la tempopaso alvenis intereso al la persono de aŭtoro. Vicfoje mi domaĝis, ke tuta ĉefaĵo en Esperanto estas pasinta sen mi.
Andreo Borisoviĉ Rogov (28.04.1914-27.09.1978), esperantisto ekde 1927. Li estis rimarkinda persono en la postmilita soveta Esperanto-movado.
Andreo Rogov partoprenis en la 2-a mondmilito ekde la 15.12.1939. Li estis dekorita per la medalo Pro la defendo de Leningrado (22.07.1943), medalo Pro la defendo de Moskvo (01.05.1944), medalo Pro la defendo de Kauxkazio, medalo Pro la kapto de Kenigsbergo, medalo Pro la venko super Germanio en la Granda Patrolanda milito 1941-1945 (09.05.1945), ordeno Rugxa Stelo (30.06.1945). Fine de la milito Rogov servis kiel milita urbkomandanto de la 21-a sektoro de Vieno gxis la 31.12.1946.
Reveninte al Ivankovci Andreo Borisoviĉ iĝis lernejestro kaj instruis germanan lingvon.
Kiel profesia instruisto li gvidis multajn E-kursojn, fondis lokan E-klubon.
A.Rogov estis instruisto landskala. Dum sia instruado de Esperanto Andreo Rogov uzis neordinarajn metodojn. Li inventis kaj kompilis plurajn dekojn da specialaj instruaj ludoj. “Sonleteroj” per kiuj ĉiu lia lernanto povis sendi sian voĉon eĉ al eksterlandaj amikoj, elvokis ravon de lia lernantaro.r>
La statistiko montras, ke la kursejon de Rogov finis pli ol 150 progresantoj el e-kluboj de la tuta Sovetio.
Krome, A.Rogov eldonis per propra tajpilo “Ukrainajn Esperanto-informojn” kaj la tutsovetian almanakon “Amikeco”.
Lia originala “Amuza gramatiko de Esperanto” kaj la esplora verko “Leksiko kaj frazeologio” digne kronas lian pedagogian laboron en Esperantujo.
Sed tio ne estas ĉio.
Dum multaj jaroj A.Rogov tradukis, kolektis, kaj redaktis poeziaĵojn por eldonota "Ukraina antologio" – entute pli ol kvarcent. Antaŭ sia morto li heredis kaj transsendis ĉion ĉi al Lviv. Tie perdiĝas la spuroj de la manuskripto preskaŭ finpretigita por la presado. La libro povus reale aperi kaj riĉigi mondan Esperanto-bibliotekon... |