|
I
De l’animo demetos mi ŝtonon,
De sur ŝultroj mi ĵetos la monton,
En manon - pilgroiman bastonon,
Sur dorson mi ĝojon lokigos.
Someraj buntas farboj,
Serpentumas la pad’ inter pinoj,
Kaj kaŝludas la lumo kun ombro,
Kaj ĉielo proksimas mirinde.
La homoj, vi restu obstine,
En kutimaj, la brikaj ĉerkejoj,
Se vojo vin tute ne logas,
Apati’ manĝas viajn animojn.
Sun’ leviĝas de la oriento,
Novan tagon renkontas birdĉirpoj,
Per la roso lavitas florkampo,
En nebulo - proksima monteto.
Paŝu, paŝu mi longe al ĝi,
Al la foro”
II
Kiel longe rikanis la homoj,
Observante Ikarajn flugprovojn!
Al la vergoj gluinte la plumojn,
Li naive mansvingis abrupte,
Alliginte al brakoj l’flugilojn.
Longe, longe stultuloj priridis
Lin kaj l’patron - maljunan Dedalon!
Sed li prenis la plumojn aliajn
Kaj pli dikaj li uzis la vergojn
Poste grimpis al alta montpinto
Kaj decidis li salti de tie
Do li ŝvebis simile al birdoj!
Oni vidis kaj jam ne plu ridis,
Enviante silente, senvorte.
Sed la flugo ja daŭris nelonge,
Kaj Ikar’ al la maro falegis
Fariĝinte la pluma floketo.
Homoj mute disiris, ne povinte
Respondi al si - kiucele?!
Ili longe pluvivis, multiĝis
Kaj la nomojn neniu memoras,
Sed Ikar’ restis viva en kantoj
Kaj en strebo eterna, elano al steloj!
|
|