Зелёная лампа
Verda lampo

разделительная полоса

Retejo por komencantoj kaj
amikoj de Esperanto

rusa lingvo ukraina

   
:::: Hejmo ::: Lernado ::: Opinioj pri Esperanto ::: Nia virtuala muzeo de Esperanto ::: Historio de Esperanto kaj memorajoj ::::
:::: Esperantaj eventoj ::: Legocambro ::: Praktika uzado de Esperanto ::: Personoj ::::

разделительная полоса

Ni kolektas flagojn
de vizitantoj de tiu ĉi paĝaro :
Flag Counter

разделительная полоса

Mikrinoveloj

T. Auderskaja

LA BELA ROZO

Oni donacis al mi superban rozon. Ĝi estis diafana kaj trembrilis kaj glimis per miloj da lumoj: ruĝaj, verdaj, violaj. Ravita pro ĝia beleco, mi tenere ĉirkaŭpolmis ĝin kaj kaŝis ĉe la sino, proksime al la koro.

Sed baldaŭ mi ekhavis tre strangan impreson, kvazaŭ io frida tuŝas mian bruston, kaj poste eksentis, ke malvarmaj fluoj kuras laŭ la korpo. Kun miro mi gapis – kaj trovis nur grandan malsekan makulon, kiu tiel malagrable incitis la haŭton.

La rozo estis el glacio.

15а de marto, 2018

LIBERO

Mi estis libera kaj plenpova, mi ŝvebis super nuboj, ludante kun vento. Neniu egalas min, mi estas la sola reganto de Subĉielo. Sed ho! Aperis de la sudo rivalo, kiu ankaŭ deziras regi la aeron kaj ĉiam rikanas min. Sed ĉi-foje li ne evitos punon. Atako, ankoraŭ atako! Li falas teren, disŝirita de miaj ungegoj.

La venko! Mi jubilas, flosante en aeraj ondoj sub suna brilo.

Sed jen subite io tiras min teren. De la pinto de ĝojo mi estas krude ĵetita al tero. Oni prenas min, faldas kaj portas al la domo, kie denove metas en malluman keston.

Mi estas kajto.

18a de marto, 2018

Esperanto-siglo
Esperanto-siglo >>>>>

разделительная полоса

   
 
 

разделительная полоса

Copyright © La verda lampo . Одесса.  

Skribu —  portalodessa@gmail.com