Зелёная лампа
Verda lampo

разделительная полоса

Alternativa internacia lingvo Esperanto
   
:::: Hejmo ::: Lernado ::: Opinioj pri Esperanto ::: Nia virtuala muzeo de Esperanto ::: Historio de Esperanto kaj memoraĵoj ::::
:::: Esperantaj eventoj ::: Legoĉambro ::: Praktika uzado de Esperanto ::: Personoj ::::

Esperanta resumo de la STENOLOGIO kaj STENOGRAFIO de prof. Delfi Dalmau

stenologio kaj stenografioPri aŭtoro.Delfí DALMAU (1891-1965) estis kataluna esperantisto, lingvisto kaj instruisto de la kataluna, hispana, franca kaj angla lingvoj. Esperantisto de 1909. Plurfoje komitatano kaj prezidanto de Kataluna Esperanto-Federacio (1924-1928). Fondinto de la Esperanto-movado en Bahio Blanka (Argentino). Kunlaborinto, redaktoro de Kataluna Esperantisto. Premiito kaj juriano de la Internaciaj Floraj Ludoj. En 1933 li fondis la katalunlingvan semajnan kulturan gazeton Clarisme, kie regule aperis materialoj pri esperanto, i.a. tradukoj el ĝi (nemalofte kiel ponta lingvo). Post la milito li estis kondamnita al dudek jaroj da mallibero pro sia katalunisma aktiveco, el kiuj li efektive pasigis en karcero jaron kaj duonon. Li estas konsiderata unu el la fruaj aŭtoroj de sociolingvistiko.

разделительная полоса

STENOLOGIO

SCIENCECO SUPER NACIECO

Stenografio ne estas lingvo, sed nur skribo per stenoj por unu lingvo aŭ por ĉiuj; tamen, ĝi devas esti kiel eble plej scienca por tiu celo; ĝi devas respondi al stenologio, kiu estas universala kiel grafologio аŭ psikologio.

Ĝis nun aperis stenografioj origine nacilingvaj. Eĉ la plej moderna, nomita Stenital, jam nome (-ital) montras sian nacian karakteron. Ĉiuj aŭtoroj ĝis nun intencis krei plej bonan sistemon laŭ la fonetikaj trajtoj de la propra lingvo, kaj tial ili ne atentis la internacian fonetikon, sed precipe kaj principe nur la nacian. Poste, la aŭtoroj kaj adeptoj de ĉiu sistemo volis ampleksigi ĝian utilecon al pluraj lingvoj, kaj oni faris variantojn por aliaj lingvoj, anstataŭ kompletigi aŭ reverki la sistemon por internacia fonetiko, t. e., por iŭ ajn lingvo. Tial, la sistemo ĉiam restis principe baza por unu lingvo, precipe por la origina. La francaj kaj hispanaj stenografioj, ekzemple, ne estas verkitaj por la du fonemoj de ŝ kaj ĉ, tre gravaj ne nur en Esperanto, sed ankaŭ en la kataluna, itala, angla kaj aliaj lingvoj; ĉar la franca havas nur la simplan ŝ, kaj la hispana nur la afrikatan ĉ; aliflanke, germanaj, ekz-e, ne atentis la du sonojn de la angla th aŭ tiun de la kastila z; kaj la anglaj ne konsideris la gravecon de la vokaloj en germana kaj multaj aliaj lingvoj. Ktp.

Antaŭ tridek jaroj, (kaj ĉiam poste), min priokupis la problemo de internacia stenografio, kaj mi provis ĝin solvi per ampleksigo de unu el la verkitaj sistemoj, еĉ ĉегре el pluraj; sed mi ne trovis ĝeneralan kaj principan—sciencan— solvon, ĝis la momento, kiam mi rimarkis, ke mi povas klasifiki la konsonantajn fonemojn universale laŭ senvoĉaj aŭ mallongaj (p t к f s ŝ c ĉ) kaj voĉaj aŭ longaj (b d g v z j ĝ), kaj ankaŭ laŭ simplaj aŭ maldikaj (s ŝ ĵ) kaj afrikataj aŭ dikaj (с ĉ ĝ); kaj la vokalojn laŭ fortaj aŭ ligaj, kaj konsonantigeblaj aŭ ligeblaj.

Tiam mi ekkomprenis ke ideala, plej bona stenografio, devas esti korelativa al fonetiko kaj ankaŭ stenoj, al literoj. Ke stenografio estu fonografio, kiel jam iam oni provis nomi ĝin. Laŭ tiu direkto mi alvenis al ĝeneralaj principoj, al scienco: stenologio — scienca bazo por internacia aŭ interlingva stenografio.

Tiam mi ekvidis logikan signifon por ĝeneralaj stenografiaĵoj, kiuj estas malsame kaj malregule uzataj en la diversaj sistemoj еĉ plej modernaj. Tiuj stenografiaj trajtoj estas longeco kaj dikeco de strekoj, krom ties rekteco, kurbeco, cirkleco, klineco, supreneco kaj malsupreneco. Se oni regule kaj logike aplikus tiujn diferencigojn — mi pensis —oni sukcesus sciencigi la stenografion, verki gin stenologie, interlingve. Ĉar stenologio postulas stenografian fidelecon samtempe al la alfabeto kaj al la fonetiko, la morfologia rilato interstena devas respondi al la fiziologia rilato interfonema kaj prezenti samtempe ian respegulon de la alfabeto. Sur tiu duobla fundamento, per facilaj stenoj kaj logikaj mallongigoj oni devas ebligi plejan rapidecon kaj klaran stenografion.

Ekzistas du morfologiaj skoloj de moderna stenografio: geometria kaj kursiva. Mi rezonis, ke geometria fundamento estas logika por desegnado, por ideografia skribo. Sed eĉ la ordinara, moderna, alfabeta skribo, estas nature flua, rapida: nova skribarto post la ideografia; fonetika-kursiva; do, stenografio—simpligita alfabeta skribo—devas esti kursiva. Stenoj devas esti pli simplaj fonetikaj simboloj, ol literoj; do, forme pli konvenaj, pli intimaj al la fiziologio de la manskribo de la respektivaj fonemoj.

PRI LA KONSONANTOJ

Mi devis trovi aŭ difini dece logikan kaj logike decan formon de steno aŭ grafemo por ĉiu fonemo, laŭeble sur ambaŭ fundamentoj: fiziologia kaj alfabeta, kiel mi diris.

En la historio de la alfabeto, la konsonantoj estas pli gravaj ol la vokaloj. Do, mi komencis je b, la unua alfabeta konsonanto, kaj mi surprize rimarkis identecon de ties litera formo en ĉiuj alfabetoj. Krome, ĝi estis tre facile simpligebla, stenigebla: nura redukto al malsuprena streketo kun ĝia hoketo, kiu memorigas la kurbon de la lipoj, per kiuj ĝi estas prononcata. Kaj tiel mi trafis por labiala stenformo, kiu rilatas samtempe al siaj artikigiloj kaj al sia universala literformo; nun, ĉar p estas samartika, ĝia steno devas esti samforma, nur malpli longa, responde al la malpli longa аŭ senvoĉa sono de p. La fiziologia najbareco kaj intima rilato de v al b, difinas la formon de steno por v per simpla daŭrigo de la b-hoketo ĝis fermiĝo kontraŭ la ĉefa streko de la b-steno; kaj tiu stenfiguro kompreneble konvenas al la paro voĉa-senvoĉa v-f’paralele al b-p (memoru la parencecon inter p kaj f : alpha-alfa).

Tiam aperis, taŭga por d-t, pura rekto kiel tiu de ordinara litero t, senigita de la transversa streketo, samtempe akorda al la formo de la dentoj, ĝiaj artikigiloj. La denteco de la paro d-t estas ne nur fiziologia, sed ankaŭ leksika: Esperante dento, katalune kaj france dent, hispane diente, portugale kaj itale dente, sanskrite danta, latine dentis, scienca prefikso grekdevena odonto-, ktp.

desegno1

Se, Іаŭ tia rezonado por la labialoj kaj dentaloj mi .difinis tiujn ses stenojn baze de ĉefa rekta streko, por la velaraj fonemoj g-k-h-ĥ, la ĉefa streko devas esti kurba, kaj por la palataj kaj langaj la karakteriza formo devas esti ronda, cirkla.

Ĉiuj estas skribataj de supre-malsupren krom la du por la angla paro voĉa-senvoĉa th аŭ la senvoĉa kastila z, kiuj estas supreniraj. Do, por Esperanto kaj multaj lingvoj, neniu konsonanta steno estas suprena. Bonvoiu atenti:

desegno2

Se la x de la angla, franca аŭ hispana vorto flexible estas afrikata s, kaj tiel stenografiata per dika s, ĉiuj afrikataj konsonantoj devas respondi al tiu normo aŭ regulo. Pot stenografio, afrikato estas ne nur frikativo antaŭata de plosivo, sed ĉiu konsonanto, kiu enprenas antaŭan plosivon: s de sekso, t de rapto, n de pugno, d de abdomeno, m de dogmo; k.c.

desegno3

Tute logike, se s ŝvelas aŭ dikiĝas pro enpreno de k ĉe sekso, same t pro enteno de k ĉe lakto, aŭ m, se ĝi stenografie enprenas g ĉe dogmo.

Ankaŭ logike, samartikaj konsonantoj postulas samformajn stenojn, kiel v kaj f, ĵ kaj ŝ, z kaj s ktp. Sed, se z kaj s devas havi samformajn stenojn, tiu por la voĉa aŭ longa fonemo z devas, tamen, esti pli longa ol tiu por la senvoĉa aŭ mallonga fonemo s. Do, kongrue kaj regule ĉiuj voĉaj konsonantoj devas simboliĝi per pli longaj stenoj ol la respektivaj senvoĉaj. Kaj dank’ al tia duobla diferencigo ne forma sed dimensia, por simplaj kaj afrikataj fonemoj, kaj por voĉaj kaj senvoĉaj, mi solvis la problemon de minimuma nombro da stenformoj por maksimumo da konsonantoj.

PRI LA VOKALOJ

En antaŭa tempo, eĉ ne longe forpasinta, la stenologoj ne sufiĉe taksis la gravecon de la vokaloj por la stenografio kaj por la mallongigo de la stenogramoj. Oni ne rimarkis, ke ttr estas malpli klariga por teatro ol klare kaj precize tea; ke por la germanaj vortoj baŭen kaj Feuer (fon. fojer) tre komprenigaj estas gustaj stenogramoj bаŭ kaj foj; ke por la angla air (fon. ea) tre faciliga estas preciza ea. Tial mi provis solvi la tutan problemon de la vokaloj por stenografio. Tiucele mi devis ebligi stenadon por la duspecaj vokaloj: la subtenaj aŭ ligaj al konsonantoj, kaj la duonvokaloj aŭ konsonantecaj laŭ prozodio aŭ pro lokiĝo intervokala. La unua speco steniĝas per suprenira streko pli-malpli klinata aŭ pli-malpli longigata, kaj la konsonantecaj havas ĉiu propran steneton. Jen ili:

desegno4

Ĉar vokalaj strekoj supreniras kaj konsonantaj malsupreniras, la skribo rezultas kursiva kaj ekvilibra. La morfologio de la vokalaj simboloj ankaŭ respondas al la fiziologia kaj al la alfabeta fundamentoj. La ligilo a estas pli alta aŭ longa ol la ceteraj, ĉar por sonigo de a oni pli multe apertas la buŝon ol por la aliaj vokaloj; sonigo de і kaj u la buŝon streĉigas pli longe ol por e kaj o. La steneto speciala por a similas al tiu de la konsonanto k, ĉar ambaŭ elparoliĝas najbare; ankaŭ ĝi estas kurba, same kiel kurba aŭ rondeca estas la a-litero; kaj la steneto por і estas rekta, same kiel la litero i. Ktp.

desegno5

Kion vi opinias, sugestas?

STENOGRAFIO

Post ripeta lernado de la ekzemploj en la ĉapitro pri stenologio, multe legu kaj kopiu la jenajn de simplaj silaboj:  

desegno6

 

VOKALA STREKO ANTAŬ KONSOLANTO

Atente revidu, konstantu kaj memoru, ke ĉiu vokata streko a devas esti pli longa ol la kosonanta post ĝi; ke tiuj de e kaj I devas supreniri tiel longe kiel la dimensio de la tuj sekva konsonanto; kaj ke konsonanto post o kaj u devas iom malsupreniri. Nura diferenco inter e kaj io kaj u: ke i estas pli longa ol e, kaj u pli longa ol o. Nur la a-streko, kiam ĝi estas unua steno de vorto, komenciĝas pli malalte ol la normala nivelo, kaj ĝia tuj sekva steno ripozas sur la normala nivelo.

Rimarku kiel rondiĝas m kaj n post vokalo, kaj kiel ruliĝas i kaj r malsame antaŭ kaj post vokalo. Multe kopiu, praktiku:

desegno7

 

KONSONANTAJ KOMBINOJ

Ĉiam plej simple kaj logike kombinu sinsekvajn konsonantojn. Rimarku kiel m identiĝas al n kaj z al s antaŭ konsonanto povas reduktiĝi al ĝia cirkleto, kiu havas alian turniĝon ol tiu de r antaŭkonsonanta; rimarku la stenogramojn de morto kaj moŝto. Jen kelkaj ekzemploj por multa legado kaj kopiado:

desegno8

desegno9

 

AFRIKATOJ

Ĉiu plozivo (k-g р-b t-d) antaŭ konsonanto stene malaperas enprenata de ĉi tiu, kiu tial estas dikigata. Multe legu kaj kopiu la jenajn ekzemplojn:

desegno10

 

VOKALAJ KOMBINOJ

Multe atentu kaj praktiku la ekzemplojn pri vokaloj de la paĝo 10 kaj la novajn ĉi sube. Rimarku ke oni devas iel punktigi la punkton, kie finiĝas streko de unu vokalo kaj komenciĝas alia havanta similan аŭ saman direkton. Ankaŭ atentu la ekzemplojn de mastro kaj majstro kaj la du por Kajro; vi vidos ke por aj estas uzebla pli longa streko ol por a. Por аŭ ni povas uzi o, ĉar ties alterno estas interlingva: causa >cosa > chose.  

desegno11

 

desegno12

 

 

verda lumo diĝesto
La "Verda lumo" estas
la diĝesto de publikaĵoj
de retpaĝaro
" Verda lampo"

Detale >>>>>

разделительная полоса

разделительная полоса

Ni kolektas flagojn de vizitantoj de tiu ĉi paĝo :
Flag Counter

разделительная полоса

разделительная полоса

Esperanto-siglo
Esperanto-siglo >>>>>

разделительная полоса

разделительная полоса

   
 
 

разделительная полоса

Copyright © La verda lampo . Одесса.  

Skribu —  portalodessa@gmail.com