Eksponejo de manuskriptoj
Ni havas ne multajn manskribitajn materialojn kiuj meritus vian atenton. Tamen ĝuste manskribitaj leteroj estis unuaj ekzempleroj en nia muzeo (reala kaj virtuala).

Inter malnovaj arkivaj dokumentoj troviĝis granda koverto, tie kuŝis kelkaj preskaŭ centjaraj esperantaj leteroj kaj kelkaj ruslingvaj pli novaj leteroj.
Kial ili troviĝas kune?
Kiel evidentiĝis, la malnovaj leteroj estas la korespondado inter la juna moskva lernanto Fedor Bartenev kaj junaj geesperantistoj el aliaj landoj (1932-1933).
Ruslingvaj leteroj estis skribita la filo de Fedor Bartenev - Volodimir. Li rakontis, ke lia patro tre domaĝis je ĉiu leteroj, eĉ konservis ilin en siaj personaj aĵoj dum Dua Monda milito, kiam militservis.
Rimarku ke tiu konservado estis tre danĝere por lia libero kaj vivo.
Volodiir petis traduki la leteroj, ĉar li mem ne studis Esperanton.
Tie ĉi troviĝas la leteroj de fremdlandoj geesperantistoj al Fedor Bartenev (nur Esperanto) aŭ Esperanto + ruslingva.


La fama brazila esperantisto Leandro Abrahão rakontis pri esperamto-heredaĵo de sia avo.
Grandigi kaj legi >>>>>

La poŝtkarto estis manskribita de rusa ortodoksa pastro Inokentij Seriŝev al sia patrino. Li korespondis kun “tute mondo” kaj sendis pli 11 miloj da poŝtkartoj (li numeris ilin). Grandigi kaj legi >>>>>

Tatiana Mykhno (Sageto) |