Зелёная лампа
Verda lampo - Зелёная лампа
odesa esperanta rondeto por amika konversacio

разделительная полоса

Retejo por komencantoj kaj
amikoj de Esperanto

rusa lingvo Esperanto

   
:::: Hejmo ::: Lernado ::: Opinioj pri Esperanto ::: Nia virtuala muzeo de Esperanto ::: Historio de Esperanto kaj memorajoj ::::
:::: Esperantaj eventoj ::: Legocambro ::: Praktika uzado de Esperanto ::: Personoj ::::

разделительная полоса

Ni kolektas flagojn
de vizitantoj de tiu ci pagaro :
Flag Counter

разделительная полоса

verda lumo digesto
La "Verda lumo" estas
la diĝesto de publikaĵoj
de retpaĝaro
" Verda lampo"

Detale >>>>>

разделительная полоса

 

La Kongreso de UkrEA transformiĝas ..., transformiĝas ....

Malbona io estas en Danujo
«Hamleto», W. Shakespeare

La Kongreso finiĝis, eĉ ne komencinte. Bedaŭrinde. Mi do volis konatiĝi kun miaj ukrainiaj samideanoj, ĉar mi praktike neniun konas.
Statistiko. Laŭ oficialaj informoj sume ekzistas 102 membroj de UkrEA, 69 homoj (2/3) pagis kotizon por la 2020 jaro, sed en Virtuala Kongreso partoprenis nur14 homoj.
Laŭ Statuto (p.4.3) Kongreso estas plenrajta, se ĝin partoprenas ne malpli ol duono de membroj de la Asocio.
Tial oni decidis okazigii Kongreson alitempe, sed hodiaŭ (la 26-an de septembro de 2020 jaro) organizi simple «Renkontiĝon de aktivaj esperantistoj».
Rimarko. Mi konas kelkajn ukrainajn esperantistojn, loĝantaj en diversaj anguloj de nia lando, kiuj ne volas jam aŭdi pri UkrEA, ne volas esti membroj de UkrEA. Kial? Verŝajne estas kialoj...
Ĉi tie mi volas demandi: por kio ekzistas UkrEA? Ĉu por kvereloj en dissendo-listo?
Krom tio, ne ekzistas unuiganta ĉiujn afero, neniu konas planon de laboro de la Asocio, liston de membroj de la Asocio (kiu, kie loĝas...). Ne ekzistas esperanto-biblioteko, presita (aŭ virtuala) informa organo...
Estas bone, ke aperis la retpaĝaro de UkrEA (pri ĝi mi diros ĉi tie).
Ne..., ne ekzistas..., neniu bezonas …
Vere: «Malbona io estas en Danujo...»

Dum la renkontiĝo ni aŭdis la raporton de prezidanto de UkrEA Ihor Glagolevskij pri la farita laboro, la raporton de ĉefo de KRK Natalia Ivanova, la rakonton kaj respondojn al la demandoj de la ano de ULEI Nina Daniluk. La interesan informon donis Eŭgenio Kovtonuk.

Danke al Oleksandr Hriŝĉenko, kiu strebas revivigi esperanto-movadon en Ukrainio, mi atente tralegis la Statuton de UkrEA (eĥ, ni ĉiuj alkutimiĝis, ne legante, skribi «tralegis», «konsentas») kun komentoj de Oleksandr. Do, ekzistas io por korektado kaj pripensado.
Ne estas mirinde, ke debatoj pri renovigo de la Statuto daŭris pli ol unu horo. Rezulte la ĉeestantoj decidis krei la komisionon por revizii kaj korekti la Statuton.

Mi devas diri, ke Oleksandr estis la plej aktiva partoprenanto de renkontiĝo, diference de mi, kiu preferis nur observi.
Do, Oleksandr levis unu gravan demandon, kiun mi pli frue provis pritrakti en rondo de konataj de mi esperantistoj. Tamen neniu volis konversacii kun mi pri tio. Temas pri «la malestiminda metalo» pri mono.
Unue, mi volas diri pri membrokotizo: mi miras ĝian amplekson, ne adekvatan al nunaj viv-realaĵoj kaj kiu estas pripensita, verŝajne, «зi стелi» de plafono. Certe, se oni ne laboras, ne planas, do mono havas nenian signifon...
La Asocio por plenvalora laboro bezonas monon. Ekzistas kelkaj metodoj perlabori ĝin. Kiel? Mi fojfoje skribis, kiel iu povas perlabori kun helpo de Esperanto. Kelkajn ideojn proponis Oleksandr.
Sed dum renkontiĝo tiu demando ne estis interesa al partoprenantoj. Kial? Neniu volas labori, verŝajne. Kvankam mono estas grava kondiĉo por komforta ekzisto de nia organizaĵo.
Por kio la Asocio bezonas monon (laŭ mia modesta opinio)?

Kaj kion mi pensas pri la virtuala renkontiĝo? Verdire, mi simple provas kolekti miajn pensojn ĉi-rilate.
Dum multaj jaroj ukrainiaj (kaj sovetiaj) esperantistoj ekzistis en propra esperanta veziko, ne kreskigis junan generacion (la artikolo «Ĉiuj nuancoj de verdo» - en la rusa lingvo), sed nun ili subite rememoris pri tio.
Plej parte la anoj de UkrEA estas pensiuloj, kiu postrestis de moderna vivo, kiuj ne volas akcepti modernan vivmanieron. Ekzemple, post la renkontiĝo en nia dissendolisto aperis la letero: « ... nuna tempo estas tre strecha kaj kriza, multaj ne rigardas regule en la poshton...». Tiel kelkaj esperantistoj klarigis sian nepartoprenon en la renkontiĝo.
Ĉu, ili havas poŝtkeston kaj ne uzas ĝin? Nek sociajn retojn?
Mi daŭre mirasi.
Kiom da esperantistoj de Ukrainio uzas Amikumu (krom mi)? Mi konas nur unu.
Kiom da esperantistoj de Ukrainio abonas (kaj legas) dissendoliston de UEA, «Libera Folio», «Esperanto», «Gazetaraj Komunikoj» ktp ?
Mi povas demandi kaj demandi, sed preferas ĉesi tion.
Plej parte la anoj de UkrEA estas mallaboremaj kaj ne scivolaj.
Aĝo ne estas kialo, ĉar pensio ne estas maljuneco, pensiulo estas vivstilo.
La ukrainia esperanto movado bezonas freŝan sangon.

Tatiana Mihno

 
Se Vi deziras skribi al ni >>>>>
 
 
 

разделительная полоса

 

Copyright © La verda lampo . Одесса.  

Skribu —  portalodessa@gmail.com