La Oratora Konkurso - 2020
Dum la Virtuala Kongreso de Esperanto kadre de Monda Festivalo 2020 mi kun plezure spektis
Oratoran Konkurson por la junularo.
La partoprenantoj de la Oratora Konkurso devis elekti unu el la jenaj temoj:
- Kiam mi estis infano, mia plej kara revo estis…
- Mi neniam komprenis kial …
- Mia plej rimarkinda sperto pri virtualaj eventoj estas…
La parolado daŭros ĝis 7 minutoj, en la Internacia Lingvo Esperanto. La kandidatoj parolis libere, sen anticipe skribita teksto. La paroladojn oni taksis el vidpunktoj enhava, lingva kaj stila, kaj laŭ la ĝenerala sinteno de la kandidato kiel oratoro.
La juĝkomisiono ĉi jare konsistas el: Giridhar Rao (prezidanto), Mark Giraud (membro), Leandro Abrahão (membro kaj teknika prizorganto) kaj Duncan Charters (anstataŭanto).
La spektajo estis atentokapta. Mi bondeziris ĉiujn konkursantojn. ))
La unua premio estis aljuĝita al Siru Laine. La duan premion ricevis Raoni Sousa (mi pensis, ke li gajnos, sed...). La trian premion gajnis Michael Boris Mandirola. La Komisiono ankaŭ honore mencias la prezenton de Rogier Huurman, kromnome Roĉjo.
Mi admiris la partoprenantojn — ilin emocian harmonian paroladon. Mi komprenas (post mia partoprenado en trejnado de Leandro Abrahão), ke parolarto estas rezulto de scio kiel pretigi prelegoplanon.
Ordinare oni rezistas prepari sin, kaj preferas “paroli el koro”, intuicie. Nun ni devas kompreni, ke vortigo postulas racian strebadon trovi la taŭgajn vortojn por bildigo de la ideo al aliuloj.
Kial mi skribas tiun? Mi hazarde aŭskultis intervjuon de Leandro Abrahão en la Pola Retradio, ekinteresiĝis, eniris en lian retpaĝaron kaj poste partoprenis en lia unutaga trejnado. Estis amuze kaj interese. (Mia atestilo lokiĝas sub la artikolo).
Parenteze, Leandro Abrahão posedas kelkajn interesajn esperantaĵojn.

Tatiana Mykhno № 322 en VK-2020

Tatiana Mykhno (Sageto) |