Moderna tradicio de Nova jaro
Dum fino de decembro – komenco de januaro multaj el ni taksas pasintan jaron kaj skribas siajn planojn por sekva jaro. Tio estas tradicio.
Iu skribas sur peceto de papero, forbruligas ĝin, ĵetas cindron en la pokalo kun aŭmvino kaj eldrinkis tion inter batoj de horloĝo.
Tamen por multaj estas pli agrable alia maniero. Ili preferas taksi pasintan jaron, paraleligi la rezultojn kun siaj antaŭaj skribaĵoj kaj ekverki planantajn atingojn dum sekvonta jaro en speciala kajero. Ekzemple, “JarKompaso en la Esperanto“ (vi povas senpage elŝuti ĝin de la retpaĝaro https://yearcompass.com/ por prepari memstare vian propran libreton hejme). En kvieto ĉe bela abio vi bone planos.
Certe, vi ne forgesos enlistigi siajn planontajn esperantajn atingojn.
Iam mi ekskribis: eklerni Esperanton kaj partopreni en Kongreso (ho! Lisbono!!). Poste – komenci konversacii kun esperantistoj, partopreni en diversaj eo-eventoj, realaj kaj virtualaj...
Kion mi povas konsili al esperantistoj enskribi en vian liston por sekva jaro?
Unue, partopreni en la Esperanto-sumoo. Plej proksimtempe komencos. Mi, parenteze, jam preparis la libron el mia biblioteketo por tio.
Due, estas bona ludo la Risko en la retpaĝaro Edukado.net kiel ĉiutaga ekzercado por cerbo -
https://edukado.net/ludoj
Ne forgesu partopreni en aliaj esperanto-eventoj - https://eventaservo.org/
Feliĉan NovJaron!
|