Mia librobreto
Kiel vi kolektas sian propran esperantan bibliotekon?
Kiam mi komencis lerni Esperanton, ni tre longe serĉis presitajn eldonaĵojn en Esperanto (mi sciis pri ekzisto interreton kaj bitlibrojn). Ilin mi povis trovi nur fojfoje ĉe librobrokantistoj.
Dume kelkaj monatoj mi "pliriĉiĝis": du aĝaj vortaroj kaj kelkaj trivitaj libretoj.
La libro «Русско-эсперантский словарь» (Rusa-Esperanta vortaro). G.I.Tupicin, Rigo, 1935 jaro. Antaŭ la vortaro situas lernoteksto.
«Русско-эсперантский словарь» и «Эсперанто-русский словарь». ((Rusa-Esperanta vortaro kaj Esperanta-rusa Vortaro). Kompilinto estas E.A.Bokarev, Moskvo, 1966 kaj 1982.
Sendube, la reta vortaro de Kondratjev nun multe pli oportuna, tamen mi ne ĉiam povas uzi interreton.
.
La lernolibro «Hanako lernas Esperanton». Jokohamo, 1995 jaro. Por infanoj kaj plenkreskuloj.
La libro «Historio de la lingvo Esperanto» (1887-1927). La aŭtoro estas Edmond Privat. Nederlando, 1982 jaro. Ĝi estas tiel bona kaj interesa skribinta!. Ne eblas eklegi ĝin nur unu fojo kaj flankenmeti, tiel kiel tutan tempon aperas diversaj demandoj.
La libro «La danĝera lingvo», Ulrih Lins. Moskvo, 1990 jaro. Studo pri la persekutoj kontraŭ Esperanto». Mi komencis legi ĝin post «Historio de la lingvo Esperanto». Alia tempo, aliaj akcentoj, kvankam faktoj estas faktoj. Legado ne por unu tago
La dulingva libro «Rusaj poetoj XVIII kaj XIX jarcentoj» (2019, Jaroslavlo) mi aĉetis antaŭnelonge. Dekomence nur foliumis, por certigi ke en ĝi situas la poeziaĵo de M. Lermontov "Blankadas velo unusola" Kial? Plejofte ruslingvaj komencantoj provas siajn fortojn tradukante tiu ĉi poeziaĵo en Esperanto. En tiu ĉi libro vi povas legi la tradukon de S.А. Rublev. Mi iomete distriĝi: mi ŝatas verkaĵojn de Lermontov, ankaŭ plaĉas al mi lia ŝatata loko (ĝi estas Kaukazio). Vojaĝinte septembre tra lermontovlokoj mi trafis en aĝa-aĝa tombejo de Pjatigorsk, kie estis unua tombo de poeto.
Estante amanta de sciencfikcio, precipe Harry Harrison, mi kun granda plezuro aĉetis La libron «La kaptita Universo». Impeto, Moskvo, Tamen mi seniluziiĝis: la libro ne plaĉas al mi: mi decidis ke la libro estas kvazaŭ malneto, sed ne estas finita verkaĵo. Mi pripensis, ke mi malbone scias Esperanton, tial trovis rusan tradukon. Ho ve!
***
Poiome sur mia esperanto-bretaro en mia libroŝranko aperis novaj "loĝantoj". Ilin mi alveturigis de mia vojaĝo al Norda Kaŭkazio (septembro, 2019).
Ununura agado ofte cirkuligas ĉenon de interligitaj eventoj. La libro «La kato en la sako» donacita al mi - unua agado. La artikolo "La interesa koincido" estas fina ĉenero de ĉeno.
Bedaŭrinde, mi ne povas uzi la libron "Paŝoj al plena posedo" (dekstre), ĉar en mia vilaĝo loĝas nenia instruisto, kiu povus korekti miajn erarojn en konversacio.
La libro "La tuta Esperanto" (dekstre) estas tre utila por mi. Mi ofte legas kaj relegas ĝin.
***
En la eldonejo "Impeto" mi aĉetis kelkajn librojn:

La libro "Informo" igas enpensiĝi pri fenomeno de informo. Kiam mi studis en la universitato, filozofaj prelegoj plaĉas al mi, tial mi legis la libron kun plezuro, sed malrapide ))
Mi eraris ... Mi pensis, ke tiu ĉi libro estas amuza libro. Ne! Ĝi estas utila libro por komencantaj verkistoj, kiuj volas publikigi siajn verkojn.
Mi estis eldonisto, tial eklegis la libron kun intereso, kaj povas diri, ke la libro estas bona.
La libro "Mi stelojn jungis al revado" estas tre dika )) Temas pri la revolucio kaj la civitana milito en Ruslando. Mi legas ĝin nun kaj ne havas plena impreso.

Antaŭnelonge mi riskis mendi du librojn en Libroservo. Mi timis ke ne ricevos la librojn, ĉar nia poŝto laboris tre malbone. Iris preskaŭ du monatoj, kaj mi jam atendis neniun... Sed la 24 de decembro mi ricevis la sendaĵon ))

Unu bonkora viro transdonis al mi kelkajn brokatajn librojn kaj unu koverton (kun portreto Jeroŝenko) por nia virtuala muzeo.

|