Kolektado insignoj kaj medaloj
Kolektado de esperantaj insignoj estas ŝatokupo de ĉiuj esperantistoj, tamen dum samtempe ĝi estas kaj scienco (studado historion de Esperanto kaj mondhistorion).
Krome, oni povas diri pri komerca intereso, ĉar
dum tempo valoro de insignoj por kolektantoj kreskas.

Tiaj insignoj (fotaĵo supre) jam antaŭlonge iĝis raraĵoj. Kial ĝi estas interesa? Unue, tiu ĉi insigno ne estas insigno de UEA, sed SAT. Internacia laborista organizo oni oficialigis en Sovetio. Antaŭ la Dua tutmonda milito gejunuloj aktive studis Esperanton, korespondis kun eksterlandanaj samideanoj.
Bonokaze, atentu korespondon de kelkaj junaj esperantistoj kun moskva lernanto Fedor Bartenev. Estas tre rimarkindaj la leteroj de Wolf kaj Ŝarlotta (nur Esperanto) aŭ Esperanto + ruslingva.

Tutmonde oni faras tre grandan kvanton de esperantoj insignoj. Tamen, ili ne estas tre originalaj kaj ne estas artvaloroj. Kvankam ili povas helpi por esploro historion de Esperanto.


Tiuj ĉi estas kelkkaj insignoj, kiu estis donacita al mi la kislovodska esperantisto Anatolij Masenko. Por mi tiuj insignoj estas rememoro pri intervidiĝo kun li, samtempe por Anatolij tiuj estis lia vivo en Esperatujo.

1 — IKBE (Internacia Kongresa Blindaj Esperantistoj) — 60.
La Kongreso okaziĝis en Kislovodsk je tre malfacila tempo — 1994 jaro.
3 — La insigno de kislovodska Esperanto-klubo "Elbruso", kiu estis komuna por blindaj kaj vidantaj esperantisto. Anatolij Masenko tiam estis prezidanto de tiu klubo.
2 — La insigno kun figuro de Vasilij Eroŝenko (fama esperantisto, klasikulo de japana literatura). 100jariĝo. Ekzistas ankaŭ la monĵetono "Vasilij Eroŝenko".
4 — La signo "100jariĝo de Esperanto"
5 — La ordinara insigno.
Tatiana Mykhno (Sageto)

KOMENTOJ
Bert
Karaj samideanoj,
Post dek jaroj de la revuo "Esperanta Numismatiko" mi celas kompili plejeble multajn esperantajn numismatikajhojn por baldaŭ aperigi la unuan "Katalogo de esperantaj moneroj kaj medaloj". Mi do petas vin helpi min, se eble, per via kunlaboro.
Tutkoran antaŭdankon! |