Зелёная лампа
Verda lampo - Зелёная лампа

разделительная полоса

Retejo por komencantoj kaj
amikoj de Esperanto

rusa lingvo Esperanto

   
:::: Hejmo ::: Lernado ::: Opinioj pri Esperanto ::: Nia virtuala muzeo de Esperanto ::: Historio de Esperanto kaj memorajoj ::::
:::: Esperantaj eventoj ::: Legocambro ::: Praktika uzado de Esperanto ::: Personoj ::::

La urba Festivalo de najbara bonvolemo

La 28an de septembro enkadre de la urba Festivalo de najbara bonvolemo, en la odesa lernejo “VEDA” okazis gaja foiro-ekspozicio, artaj metiejoj kaj Intelekta Ludo.

La artajn metiejojn pri diversaj manfaraj teknikoj gvidis Svetlana Patratij kaj Elena Ovĉinnikova. La lernejanoj Sofia Dimoglova kaj Nikita Kostenko okazigis metiejojn pri slimaĵoj kaj bruldesegnado.

Speciala gasto de la aranĝo estis ano de Akademio de Esperanto, biologo kaj lingvisto Tatjana Auderskaja, kiu prezentis sian libron “La mondo en guto da akvo”.

Tagmeze la kvizon laŭ la demandoj de Valerija Tarnavskaja okazigis Vladimir Nemercalov.

La partoprenintoj kaj verkintoj ricevis premiojn de la librovendejo “Buk- teritorio de infanaj libroj”.

Ĝenerale, la etoso estis tre agrabla, same kiel vetero en tiu varma kaj suna aŭtuna tago. Venis ne nur lernantoj de tiu lernejo, sed ankaŭ najbaraj infanoj kaj tutaj familioj. Vere, regis la najbara interhoma bonvolemo.

Dankon al la organizantoj!

Veda Schoolowl

desegno

vist

igr

guto

podg

deti

kon

verda lumo digesto
La "Verda lumo" estas
la diĝesto de publikaĵoj
de retpaĝaro
" Verda lampo"

Detale >>>>>

разделительная полоса

Esperanto-siglo
Esperanto-siglo >>>>>

разделительная полоса

разделительная полоса

Ni kolektas flagojn
de vizitantoj de tiu ci pagaro :
Flag Counter

разделительная полоса

разделительная полоса

разделительная полоса

 

Se Vi deziras skribi al ni >>>>>

 
 
 

разделительная полоса

Copyright © La verda lampo . Одесса.  

Skribu —  portalodessa@gmail.com