Зелёная лампа
Verda lampo

разделительная полоса

Retejo por komencantoj kaj
amikoj de Esperanto
rusa lingvo ukraina    
:::: Hejmo ::: Lernado ::: Opinioj pri Esperanto ::: Nia virtuala muzeo de Esperanto ::: Historio de Esperanto kaj memoraĵoj ::::
:::: Esperantaj eventoj ::: Legoĉambro ::: Praktika uzado de Esperanto ::: Personoj ::::

Tatjana Viktorovna Auderskaja estas elektita akademiano de internacia Akademio de Esperanto

АудерскаяLa Akademio de Esperanto estis fondita en 1905 dum la unua Kongreso de Esperanto laŭ la propono de la iniciatoro de la lingvo Ludoviko Zamenhof. Nun la Akademio konsistas, kiel preskribas ĝia Statuto, el 45 diversnaciaj membroj. Ili agadas en apartaj sekcioj, pristudantaj lingvajn, literaturajn ktp problemojn.

Esperantistoj aperis en Odeso preskaŭ tuj post apero de Esperanto mem. Dum longaj jaroj ili, eklerninte la lingvon, konversaciis en ĝi dum sia profesia laboro, dum vojaĝoj, legis kaj verkis librojn. Iuj odesaj esperantistoj atingis tutmondan rekonon, kiel, ekz., S. G. Rublov, ano de Internacia Lingva Komitato. Tamen, el ĉiuj odesanoj, la rangon de akademiano, pro plej alta grado de scipovo de Esperanto plus propraj meritoj en la tutmonda Esperanto-komunumo, ricevis sola Tatjana Viktorovna Auderskaja.

-- Tatjana Viktorovna, kiam kaj kie vi komencis lerni Esperanton, kial ekinteresiĝis pri ĝi?

-- Lerni Esperanton mi komencis en la 8 klaso. Venis al la Palaco de junpioniroj, kie instruis N. V. Blaĵkov, skulptisto-esperantisto... kaj restis en Esperanto por ĉiam. Min interesis ne tiom la lingvo: mi ne sciis ankoraŭ, ke iam mi legos en 9 lingvoj kaj la studado mem de nova lingvo fariĝos por mi “la festo, kiu ĉiam estas kun mi”. Min allogis la personeco de la instruisto, kiu fariĝis por mi (kaj ne nur por mi, sed ankaŭ por multaj infanoj kaj adoleskantoj, kiuj venadis al li) la Instruisto de la Vivo. Ĉiu homo je siaj 14-15 jaroj bezonas tian Instruiston, kiu helpus trovi la spiritan direkton, laŭ kiu pluiros la posta vivo. Kiel bonŝancis tiuj, kiuj renkontis tian homon! .
Nikolaj Vasiljeviĉ havis multajn disĉiplojn sur la tereno de skulptarto. Inter ili ni povas nomi elstarajn odesajn skulptistojn Slava Golovanov, Boris Rumjancev, Evgenij Godenko. N. V. Blaĵkov estas la aŭtoro de la monumento al la kreinto de la lingvo Esperanto Ludoviko Zamenhof. Tiu monumento troviĝas en la korto de la domo № 3 sur la strato Deribasovskaja, kaj ĝi estas unua kaj dum longa tempo la sola monumento al L. Zamenhof en Sovetunio. El tiuj, kiuj lernis la lingvon de N. V. Blaĵkov, verŝajne, nur mi fariĝis vera esperantisto. Sed eĉ se nur unu lernanto daŭrigas la aferon de sia instruisto, tiu afero pluvivos!

-- Dum longaj jaroj vi gvidis junularan klubon “Verdaĵo”: same kiel via Instruisto, vi instruis la lingvon Esperanto, rakontis pri la historio de la movado, pri meritoj de ĝiaj aktivuloj. Sed ĉu vi mem aŭ via klubo faris reale ion socie utilan por la movado?

En Odeso troviĝas du ZEOj (Zamenhof-Esperanto objektoj), al konservado kaj renovigo de unu (monumento al L. Zamenhof) kaj apero de la dua (memortabulo al V. Gernet) la klubo “Verdaĵo” kaj mi kiel ĝia gvidanto havas senperan rilaton. Dufoje, en 1997 kaj 2005 jaroj, ni propramane kaj proprakoste renovigadis la monumenton al la kreinto de Esperanto. Antaŭnelonge mi verkis poemon “Al la monumento”.

Жан-Марк Леклерк Ankaŭ tre interesa direkto de nia agado estas Lingvaj Festivaloj. Ni organizis sep urbajn Lingvajn Festivalojn en la jaroj 2001, 2003, 2006, 2008, 2010, 2012 kaj 2014. Dum la lasta estis prezentitaj 32 lingvoj far de iliaj naturaj portantoj; ja nia “Ĉielarko de lingvoj” ĉiam estas multkolora! La publiko ĝuis belajn esprimplenajn prezentadojn kun naciaj kostumoj, kantoj, dancoj, naciaj manĝaĵoj.
En 2012 nian Festivalon partoprenis Jean-Marc Leclercq, kiu eniris la Libron de Guinnes kiel plenumanto de kantoj en maksimuma kvanto de lingvoj (en 2000 – 22, en 2007 – 25, kaj nun li jam kantas en 30!). Dum nia koncerto li kantis en 16 lingvoj, kio elvokis admiron kaj ovacion de la publiko. Verŝajne, eĉ ne indas mencii, ke Jean-Marc estas esperantisto: kiu alia speciale alflugus al ni el Francio por doni la solan senpagan koncerton?

Trifoje en 2001-2005 ni organizis internacian naturesploran ekspedicion laŭ la rivero Dnestro. En 2001 kaj 2003 nia klubo kreis du videofilmojn (po 8 kaj 20 minutoj) en Esperanto; en 2009, okaze de 150-jara jubileo de L. Zamenhof, ni kun la helpo de Odesa ŝtata televida studio kreis kaj montris televide 20-minutan filmon “Esperanto” signifas “tiu, kiu esperas” en la lingvoj rusa kaj ukraina. Multon ni faris en nia urbo: prezentadojn, tele- kaj radioprogramojn, publikaĵojn en amas-medioj.

En 2018 mi iniciatis kaj kompilis la almanakon “La plej bonaj tagoj de nia vivo” – rememorojn de la anoj de la klubo “Verdaĵo”.

-- Ĉu vi instruas Esperanton nun?

-- En 2004 oni forprenis la ejon de nia klubo, kie ni okupiĝis pri prepadado de naturesploraj ekspedicioj, intelektaj ludoj kaj Esperanto. Anstataŭ junulara klubo tie ekmastris komerca entrepreno, kaj ni simple perdis eblecon ie kunveni, do ne povis temi pri instruado.

Kaj nur en 2018 okupiĝo pri Esperanto povis renaskiĝi surbaze de la Centra urba librejo nome Ivan Franko. Oni disponigis al ni du halojn, helpas trovi bezonatan literaturon. Nia rondeto “Verda lampo” allogas homojn de diversaj generacioj, kun diversaj lingvaj niveloj. Tien venas kaj junularo (inkluzive gepatrojn kun malgrandaj infanoj), kaj anoj de pli aĝaj generacioj, por sperti la miraklon de tutmonda interkompreno.

-- Vi finis biologian fakultaton de Odesa Universitato, sed nun temas pri via esperantista agado. Ĉu vi laboris profesie kiel biologo, laŭ via specialeco kaj diplomo?

-- Jes, mi konscie elektis biologion kiel la sciencon pri vivo, pri ĉio vivanta. Mi pensas, ke oni jam naskiĝas kiel biologo; ne povas okupiĝi pri biologio persono, kiu ne ŝatas ĉion vivantan kaj ne interesiĝas pri naturo. Mi estas biologo.
Mi instruis biologion en lernejoj kaj en la Stacio de junaj naturesploristoj, longe laboris en Odesa Zoologia ĝardeno. Kaj jen, kuniĝis du ĉefaj linioj de mia vivo: mi verkis la libron “La mondo en guto da akvo” pri la plej etaj estaĵoj vivantaj en salaj kaj sensalaj akvoj de la Tero. Tiu mondo troviĝas apud ni – en ĉiu flako, ĉiu guto da marakvo. Sed ni ne vidas kaj ne konas ĝin. Tamen, kiom da miraklaj estaĵoj troveblas tie! Kiel bela kaj varia estas tiu mondo! Kaj oni ne forgesu, ke la vivo mem sur la Tero ekĝermis ĝuste en akvo, kiel asertas sciencistoj.
Sed kial mi diras, ke kuniĝis du ĉefaj linioj de mia vivo, Esperanto kaj biologio? Ja mi tradukis la libron al Esperanto, kaj en 2010 ĝi aperis en la eldonejo Impeto. Kaj en 2016 tiu libro ricevis la Premion Germain Pirlot kiel la plej bona scienc-populariga libro en Esperanto ene de la periodo 2010-2015.

-- Pri kio, krom Esperanto, vi okupiĝas nun?

Krom Esperanto, mi okupiĝas ankaŭ pri Intelektaj Ludoj: “Kio? Kie? Kiam?”, “Brejn-ring”, “Propra ludo” ktp. Mi ĉiam ŝatis diversajn intelektajn amuzojn, sed ludi en “profesia” teamo kaj trejni aliajn teamojn komencis en 1992. Tiam en Odeso estis eĉ 150 lernejaj teamoj, ne kalkulante la studentajn kaj plenkreskulajn. La trejnadoj okazadis dufoje semajne, demandojn por ili verkis la ludantoj mem, kaj do ĉiusemajne mi devis krei po 60 novaj demandoj! Jam poste aperis la t.n. Bazo de Stepanov, savilo por ludantoj: https://db.chgk.info, 4390 kompletoj da demandoj, 337 110 taskoj, el ili 275 929 demandoj de la ludo “Kio? Kie? Kiam?”.

Jen mi foliumas la stoketon da Honorfolioj: individuaj “Por la 1a loko en Novjara pokalo de Odeso pri “Propra Ludo” en 2007, “Por la 2 loko en ĉampioneco de Odeso pri sporta “Propra Ludo” en 2012, “Por la 1 loko en ĉampioneco de la Suda Ligo pri “Propra Ludo” en 2007, “Por la 2a loko en ĉampioneco de Odeso pri sporta “Propra Ludo” en 2009; teamaj: “Por la 1 loko en ĉampioneco de Ukrainio pri “Erudit-kvarteto” en 2007, “Por la 2a loko en ĉampioneco de Ukrainio pri “Erudit-kvarteto” en 2009; Honorfolioj por la 2 loko en “KKK” kaj la venkoj en “Brejn-ring” kaj “Erudit-kvarteto” dum la Festivalo “ IQ’aj amuzoj” en u. Nikolaev en 2008...

Nun mi tre ĝojas, ke bone ludas teamoj, kiujn mi trejnas: dum la ĉampioneco de Ukrainio pri Intelektaj Ludoj , kiu okazis en marto de 2019 en Odeso, la teamo de 67a lernejo gajnis bronzon pro “Kio? Kie? Kiam?”, kaj Nikita Repnin el tiu lernejo fariĝis ĉampiono pri “Propra Ludo” de Odeso kaj de Ukrainio respektive.

Mi verkas ankaŭ demandojn por “KKK”. Verki bonan demandon ofte estas pli malfacile, ol solvi la fremdan: tio vere estas arto, sed en tre striktaj formoj, kaj postulas, krom multaj tre variaj scioj, ankaŭ obeon al multnombraj reguloj – aliel la demando ne estos bona!:-)
Mi jam havas ĉ. du mil demandojn, ili estis luditaj en multaj ĉampionecoj, inkl. de la Ĉampioneco de mondo. Nu kiel ne unuigi denove la du allogaĵojn: Intelektajn Ludojn kaj Esperanton?

intelektaj amuzoj Mi regule okazigadis tiajn ludojn dum diversaj Esperantaj renkontiĝoj en mia lando kaj eksterlande: ĉiujare dum “Aroma Jalta”, kaj el grandaj okazaĵoj – dum la 86a Universala kongreso de Esperanto en Zagreb, 2001; 78a Itala kongreso de Esperanto en Torino, 2011; 103a Universala kongreso de Esperanto en Lisbono, 2018. Gvidis rubrikojn de tiaj ludoj en internaciaj Esperanto-revuoj “REGo” kaj “La Ondo de Esperanto”. En 2005 okazigis retan internacian intelektan ludon http://ludoj.narod.ru

Fin-fine, la kvanto transformiĝis en kvaliton, kaj mi decidis surbaze de abundaj kreitaj demandoj kaj ludoj verki la libron, kiu kunigos kaj ĝeneraligos tion, kio jam estas farita sur tiu tereno. Nenio simila antaŭe ekzistis en Esperanto. Ĝenerale, la nocio mem de “Intelektaj ludoj” aperis en USSR , kaj tiu ludoj fariĝis vaste popularaj dank’ al programo de V. Voroŝilov en la Centra televido de Sovetunio. En aliaj landoj oni kutime eĉ ne komprenas, pri kio temas; kaj se estas organizataj ĉampionecoj de Eŭropo kaj de la mondo, partoprenas en ili aŭ loĝantoj de eksaj respublikoj de USSR, aŭ elmigrintoj el ĝi, nun loĝantaj en diversaj landoj de la mondo.

intelektaj amuzoj Tial, mia libro havas strangan sorton. Kiam mi proponis ĝin por eldono al la plej prestiĝa en la nuna tempo eldonejo Mondial en Nov-Jorko, la eldonisto kun ĝojo respondis, ke li delonge revis eldoni ion pri la lingvo, kaj la libro de lingvaj ludoj estas ĝuste tio, kio bezonatas. La libro konsistas el 6 partoj: Literaj ludoj, Vortaj ludoj, Tekstaj ludoj, Ŝercaj ludoj, Poeziaj ludoj kaj Krucenigmoj.
Krome, mi elpensis langorompilojn por ĉiu litero de Esperanta alfabeto, kaj ankaŭ por iuj songluaĵoj, malfacilaj por kelkaj lingvoj, ekz., la japana. Ŝajne, jen ideala helpilo por tiuj, kiuj amas kaj konas nian lingvon, kiuj aprezas kalemburojn, vortludojn – mi ja scias, ke tiaj homoj multas en la movado! Homoj, kiuj vere amas la lingvon, vere ĝuas ĝiajn senlimajn esprimeblecojn! Do, mi pensis, ke saĝuloj kaj eruditoj tuj alflugos por ekscii kaj uzi, kaj la libro fariĝos surtabla en ĉiu klubo, kien oni venas por paroli en la ŝatata lingvo kaj perfektigi sian erudicion kaj lingvoscion. Sed ho ve...

En la “nuna mondo” oni jam delonge preferas ne streĉiĝi. Oni aplikas siajn fortojn en laborejo, kie ricevas pagon pro tio; sed en libertempo oni deziras nur ripozon, nur plezurojn, kaj nenian penon! Por kio superflua mensa laboro? Ĝi ja de neniu estos pripagita! La libro «Intelektaj amuzoj. Lingvaj ludoj en Esperanto» estis eldonita en 2016, kaj ĝis nun eĉ ne estas recenzita. Oni inside diras, ke neniu el proponitaj recenzontoj sukcesis finsolvi ĝin 

-- Kiajn planojn vi havas por estonto?

-- Nun mi estas laboranta pri kelkaj artikoloj kaj prelegoj, plejparte en Esperanto. Temas pri biologiaj prelegoj, beletraj tradukoj al Esperanto, miaj propraj versoj kaj prozaĵoj. Ili regule aperas en periodaĵoj, en retaj fontoj.
La plej grava mia laboro nun estas 6-lingva Biologia vortaro: rusa – latina – Esperanta – angla – germana – hispana. Kompreneble, la vortaro estas reta: vortaro.zzz.com.ua
Jam pretas la ĉapitroj Fiŝoj, Amfibioj, Reptilioj; en preparado estas la ĉapitro pri Birdoj. Apud la bildo de la animalo troviĝas ĝiaj nomoj en la ses lingvoj; kaj por Birdoj, mi esperas, oni povos aŭdi ankaŭ iliajn voĉojn. La vortaron povos libere kaj kun utilo uzi studentoj de biologiaj fakultatoj, tradukistoj de specialaj tekstoj, kaj ĝenerale ĉiuj, kiuj interesiĝas pri la vivo de naturo. Helpe de la funkcio Ctrl F oni povas rapide trovi la nomon de ajna enlistigita animalo en ajna el 6 lingvoj, kaj ankaŭ ekvidi, kiel tiu animalo aspektas. Mi opinias, ke tio estas tre utila kaj reale bezonata ilustrita vortaro, kaj do tre dezirus sukcese fini ĝin. Kompreneble, la laboro tia ne por unu jaro. Post priskribo de vertebruloj, necesus, laŭeble, fari la vortaron de la nomoj de senvertebraj animaloj, kiuj sennombras... Nur la fortoj kaj la tempo de la vivo sufiĉu; sed laboro ja estas senlima...

-- Mi dankas vin pro la interesa kaj enhavoriĉa rakonto.
T. N. Mihno.

разделительная полоса

Ni kolektas flagojn
de vizitantoj de tiu ĉi paĝaro :
Flag Counter

разделительная полоса

 
 
 

разделительная полоса

Copyright © La verda lampo . Одесса.  

Skribu —  portalodessa@gmail.com