Зелёная лампа
Verda lampo

разделительная полоса

Retejo por komencantoj kaj
amikoj de Esperanto
rusa lingvo ukraina    
:::: Hejmo ::: Lernado ::: Opinioj pri Esperanto ::: Nia virtuala muzeo de Esperanto ::: Historio de Esperanto kaj memorajoj ::::
:::: Esperantaj eventoj ::: Legocambro ::: Praktika uzado de Esperanto ::: Personoj ::::

 

Skulptaĵoj de Blaĵkov

Заменгоф - памятник создателб тсперанто
La busto de Zamengof en Odeso

zamengof - bareliefo
Zamengof - bareliefo

rublev - bareliefo
Rublevf - bareliefo

Eroŝenko - busto
Vasilij Eroŝenko - busto

разделительная полоса

разделительная полоса

Ni kolektas flagojn
de vizitantoj de tiu ĉi paĝaro :
Flag Counter

разделительная полоса

verda lumo diĝesto
La "Verda lumo" estas
la diĝesto de publikaĵoj
de retpaĝaro
" Verda lampo"

Detale >>>>>

разделительная полоса

Esperanto-siglo
Esperanto-siglo >>>>>

разделительная полоса

 

Bioografio de skulptisto-esperantisto Nikolaj Blaĵkov

Nikolaj Blaĵkov naskiĝis la 20-an de majo 1889 en Odeso.
En 1903 lia familio translokiĝis en Poltavo-n, kie la patro, eksiĝinta artileria subkapitano, ricevis postenon de la urba ĉefpoŝteja administranto.
Fininte gimnazion en 1917 Nikolaj Blaĵkov ne sukcesis daŭrigi edukadon pro la Revolucio kaj Civitana milito.
la Civitanan militon Li ne partoprenis, ĉar li estis adepto de la ideoj de Leo Tolstoj.
Dum la dudekaj jaroj li eklernis Esperanton.
Dum la tridekaj jaroj Blaĵkov studis skulptadon en Moskvo, partoprenis en art-ekspozicioj kiel skulptisto.
En 1941 Nikolak Blaĵkov komencis militservi ĉe la Ruĝa armeo kiel la operacia ŝtabeja topografo-skribisto.
La 12 de oktobro 1941 ĉe urbo Elnja li trafis encirkligon kaj la germanan kaptitecon.
En 1945, liberigita de la faŝizma militkaptiteco, li estis kondamnita de soveta tribunalo je 10 jaroj de malliberigo en sovetaj reedukejoj.
Post la liberiĝo en 1952 li loĝis en Magadano kiel ekzilito.
En 1955 Blaĵkov estis tute amnestiita
En 1956 li estis partoprenanto de Magadana regiona ekspozicio pri dekoracia kaj aplika arto. En Magadano li kreis la busto de D.Mendeleev.

gorkijla bareliefon de M. Gorkij.

En 1957 Nikolaj Blaĵkov revenis en Odeso-n, organizis la atelieron de skulptado kaj ceramiko ĉe la urba Pionirpalaco. Loĝis laŭ adreso Deribasovskaja strato, 3. Li kaj lia edzino Lidia Svetĉenko instruis Esperanton en la kursoj ĉe la Pionirpalaco.
Li kaj lia edzino Lidia Svetĉenko instruis Esperanton en la kursoj ĉe la Pionirpalaco.

Odesa periodo de la skulptisto estis ne tro fruktodona:
1.Okaze de la 40-jariĝo de la Oktobra Revolucio (1957) en la Junpionira parko ĉe la Junpionirpalaco, skulptisto N.Blaĵkov kune kun siaj lernantoj fiksis sur la muro la bareliefon de “revolucia ŝtormobirdo” – M. Gorkij. Dum multaj jaroj post la disfalo de Sovetunio ĝi estis detruata kaj iam vandaloj definitive neniigis ĝin. Parenteze dirante M.Gorkij estis arda propagandanto de esperanto.
2.La busto de Leo Tolstoj restis nepostulata, kaj ne eblas scii, kie ĝi estas.
3.La busto de L.Zamengof ekzistas ĝis nun, ĝin defendas la loĝantoj de la korto (Deribasovskaja, 3) kaj la Odesa urbestraro.

Ĉiuj odesanoj konas la historion de tiu monumento.
En 1959 Nikolaj Blaĵkov kreis la buston de L.Zamengof kaj starigis ĝin sur la kovrilo de la malnova neprizorgata puto en la korto de sia domo. Konserviĝis la fotaĵo:

Блажков и жители двора у памятника Заменгофу
La fotaĵo de la loĝantaro de la korto, kie oni starigis la buston de L.Zamengof (1959).
N.Blaĵkov en blanka ĉemizo staras dekstre.
Maldekstre de la busto staras L.Svetĉenko, la edzino de N.Blaĵkov (esperantistino).
Iom malsupre de ŝi kaj maldekstre
(la viro kun okulvitroj kaj kun kravato) estas esperantisto I.Vagramov.
En la dekstra parto de la fotaĵo preskaŭ apud la busto
staras la grizhara eleganta viro – la esperantisto N.Sigal..
О памятнике Заменгофу (ruse)

En 1961 bulgaraj esperantistoj vizitis Odeso-n kaj donacis al odesaj esperantistoj la broditan standardon. La responda donaco devis esti inda. Nikolaj Blaĵkov decidis fari kopion de la Zamengof-busto.
La aŭtora kopio de la busto estis sendita en Varna-n kaj ĝi ornamis tien la Zamengof-placon.
Poste, en 1984, kiam ekfunkciis la Internaciaj esperanto-kursoj en la urbo Pisanica (Rodopi-montaro), la busto estis transportita tien kaj instalita antaŭ la kursejo. Nun ĝia sorto ne estas konata.

Oni diras, ne longe antaŭ sia morto, N.Blaĵkov faris sian propran tomboplaton kun esperanta subskribo. Sed fotaĵo de la tomboplato ne ekzistas.
N.Blaĵkov mortis proksimume en 1971-1972, li estis enterigita en la Tairov-tombejo. Ho ve! La ĝustan daton neniu memoras. Mi provis trovi precizan informon – ho ve!
Definitive oni povus precizigi en la la tombeja arkivo, sed pro la incendio la arkivo plene forbrulis.
Ĉu vere ekzistas la menciita tomboplato? Eble jes, eble ne.

Antaŭ kelkaj jaroj mi, novbakita aktiva esperantistino, vagis dum multaj horoj tra la sektoro de la Tairova tombejo, kie situas tiutempaj tomboj – mi provis trovi la tombon de Blaĵkov.
Senrezulte. La sektoro jam estas malofte vizitata, la tomboj kaj la tombplatoj estas enfalintaj, ankaŭ kovritaj per musko, la skribaĵoj forviŝitaj.
Estis espero trovi la tombon pro teksto en Esperanto. Mi turnis min al tombejaj laboristoj – eble iu ajn atentigis la platon kun fremdlingva skribaĵo. Denove nenion.
Ĉu estis la platon enmuntita sur la tombo? Silento...
Oni diras, ke post Perestrojka vizitis Odeso-n liaj nevinoj aŭ nepinoj, sed neniu scias iliajn telefonojn aŭ adresojn.

Tatiana Mykhno (Sageto)

   
 
 

разделительная полоса

 

 

Copyright © La verda lampo . Одесса.  

Есть предложения — пишите: portalodessa@gmail.com