Miaj impresoj pri la 2-a Virtuala Kongreso de Esperanto
Dum unu semaino ĉiu mia tago estis dedicita al Kongreso. Mi vizitis babilejon, klascambrojn, spektis filmojn, spektaklojn, aŭskultis prelegojn... Nun venis tempo ekmemori ĉion, pripensi kongresajn eventojn.
Mi rakontas pri tiuj, kiuj tre impresis min.

Dek tagoj de Kapitano Postnikov. Kiam mi unue pristudis la programerojn de la Kongreso, tuj okulfrapis al mi unu titolo “Dek tagoj de Kapitano Postnikov”.
Ne estas sekreto, ke nia socio plejparte malbone konas siajn antaŭulojn, iliajn pensmanierojn kaj ofte taksas iliajn agojn surbaze ies opinio. Tial mi reagis ambigue – la spektaklo pri Postnikov, la libro de M.Bronŝtejn pri Postnikov... kaj la opinio de la A.Saharov pri Postnikov (“Rememoroj de centprocenta esperantisto”).
Mi ekinteresiĝis kaj decidis esplori tiun situacion.
Do, komence mi diros pri la spektaklo.

La bela rozo (surbaze de mikronovelo de Tatjana Auderskaja, honora mencio en la Belartaj Konkursoj de UEA)
Tiu ĉi estis tre agrabla surprizo por mi. Antaŭnelonge mi vizitis Odeso kaj renkontiĝis kun Tatjana, sed ŝi eĉ ne aludis pri venonta filmeto. Esperantistoj scipovas gardi siajn sekretojn. Ĉu scivole? Legu!

Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj (LIBE).
Malfacile imagi al mi mem, ke antaŭ du jaroj mi ne sciis pri ekzisto de LIBE, pri ekzisto de blindaj esperantistoj. Tiam (2019) vizitante Kislovodsko'n, mi konatiĝis kun Anatolo Masenko. Li multe rakontis al mi pri LIBE, pri “Esperanto Ligilo”, pri siaj nevidantaj amikoj-esperantistoj...Tial mi decidis partopreni en la renkonto.

Pri Programo MIA AMIKO (PMA) rakontis Adonis Saliba. Kiel okazis, ĝi ekzistas ekde 2011 en sendependa kondiĉo, tamen kun la apogo de Brazila Esperanto-Ligo. Adonis diris, ke PMA ne estas lernejo de Esperanto, ĝi estas bazo por formigo de esperantistoj, bazo por amikiĝi homoj, kiuj havas intereson pri Esperanto en la reto, nature, en enua vico en Brazilo. PMA ellaboris multajn ilojn por instruado, sed kiagrade ili estas uzataj? Ĉu ekzistas multe da homoj en nia mondo, kiuj estas pretaj alligi ilin al tiu programo, kvankam, la ideo estas tre bona. Brazila revemulo estas Adonis! Sed mi deziras al li sukceson!!!
http://
miaamiko.brazilo.org

Esperanto tra la kribriloj de poŝta cenzuro James Rezende Piton el Brazilo rakontis pri la monda poŝta cenzuro kaj demonstris al ni kovertojn kaj poŝtkartojn de la 20-a jarcento, kiam instaliĝis poŝta cenzuro, kun la celo kontroli kaj eventuale forbari informfluon. Mi sciis, ke cenzuristoj nepre devis scipovi la lingvon de la poŝtaĵoj por plenumi la filtradon, tamen mi neniam pensis, ke ili por tiu celo devis lerni Esperanton))
https://kolektado.esperanto.cc
Poste en programero Kolektaĵoj plu vivigas: Rodo, Larose kaj Hechtl, tri fruaj esperantistoj kaj iliaj kulturaj agadoj James Rezende Piton kaj Elda Doerfler
prezentis de ELF/AREK (Esperanto-Ligo Filatelista/Amika Rondo de Esperantaĵ-Kolektantoj)/
La prelego atentigis, ke danke al serioza esplorado pri nia Esperanto-historio eblas konatiĝi kun homoj, kiuj havis dum sia vivo ekster Esperantujo elstarajn rolojn, sed samtempe kapablis lasi gravajn spurojn ankaŭ al la esperantistaro.

Ok-minuta verkado. Ĉu, skribi rakonton dum 8 minutoj? Ne ridigu min! )))
Mi havas verkistan (ĵurnalistan) laboron, iam mi korektis, redaktis manuskriptojn – mi bone scias pri verkado. Nu-nu...
Mi partoprenis en ateliero de Anna Löwenstein

Mi ne sukcesas priskribi ĉion... Mi ĝuas scienco-prelegojn.
Ĉu Plata Tero?
kaj
Lunesplorado - robotikaj aliroj
kaj
Kosmo Strategio 10-jara - junaj lecionoj pri subvencipetado
kaj
Nigraj Truoj kaj Gravitaj Ondoj
kaj
Fraktoj - enkonduko al memsimila geometrio
***
Ĉiu el ili indas memori, kelkajn mi volus pritrakti kun prelegantoj kaj eldiri miajn opiniojn, sed mankas tempo... kaj teknikaj eblecojn.
Mia nova mikrofono ne estas bona, tamen dum Kongreso mi ne povis anstataŭigi ĝin, ĉar mi ne volis perdi tutan tagon, vojaĝante en grandan urbon el mia vilaĝo.
Parenteze, kunlige kun tio mi nun devas rimarki, ke estas perfekta prelego “Interkultura komunikado sur ekrano” de Kristin Tytgat, kie ŝi diras inter kondiĉoj de efika komunikado pri teknikaj momentoj: mikrofono, kamerao, uzo ekranon ktp.

Babilu kun Oĉjo Ĉajka: Literatura rondo, Voĉlegado de Esperanto-poezio
La verko Oklingva Proverbaro
***
Ekskurso per la virtuala Titaniko + Muzeo pri Belfasto (JuPo) (spektanto)
Kreskanta kolektaĵo: libroj kaj aliaj valoraĵoj en la Esperanto-Biblioteko Herzberg
***
Aŭkcio
 |