Зелёная лампа
Verda lampo

разделительная полоса

Версія українською мовою

Версия на русском языке

Retejo por komencantoj kaj
amikoj de Esperanto
rusa lingvo ukraina

   
:::: Hejmo ::: Lernado ::: Opinioj pri Esperanto ::: Nia virtuala muzeo de Esperanto ::: Historio de Esperanto kaj memorajoj ::::
:::: Esperantaj eventoj ::: Legocambro ::: Praktika uzado de Esperanto ::: Personoj ::::

разделительная полоса

Ni kolektas flagojn
de vizitantoj de tiu ci pagaro :
Flag Counter

разделительная полоса

verda lumo digesto
La "Verda lumo" estas
la diĝesto de publikaĵoj
de retpaĝaro
" Verda lampo"

Detale >>>>>

разделительная полоса

разделительная полоса

разделительная полоса

Pri rusa-ukraina milito - pripensado

10.04.2022. Mi sidas ĉe komputilo kaj ploras
– mi aŭskultas la kanton “Ne plu militon”.
Tio estas unua ”milita” emocio post 24 de aprilo de 2022.
Verŝajne, venas tempo por pripensi pasintajn eventojn,
disstarigi akcentoj kaj argumenti propran vidpunkton.
Paŝo post paŝo ...

Por mi estas tre malfacile konscii, ke du antaŭ amikaj landaj (kaj antaŭ longe estis unu lando) batalas unu kontraŭ alia.
Dum unuaj tagoj mi milito mi estis ŝokita kaj ne povas foriri de komputilo. Mi nenion komprenis.
Jes, Ukrainio havis multe da internaj problemoj, tial ekstermado de naziismo, aprobo de la rusa lingvo, amikeco kun Rusio ktp – tiuj agitfrazoj tre allogis por loĝantaj de oriento kaj sudo de Ukrainio. Tamen...
Sed neniam mi povis supozi, ke tiujn problemojn oni povas solvi per bombado de pacaj urboj...

Nun libervole unuiĝis pacaj loĝantoj, nazioj, reprezentantoj de politikaj partioj kaj diversaj religioj – kontraŭ rusaj intervenoj. Mia filo ankaŭ nun en la armeo – li iris kiel soldato-volontulo tra semajno post komenco de milito, kvankam li estas tre paca komputila dizajnisto, ruslingvano.

Mi devas klarigi por eksterlandanoj. Ukrainio estas kompunda lando. Suda parto de Ukrainio ĉiam (ĝis 1920 jaro) nomiĝis Novorosio. Ĉi tie, kiel en Donbaso (nun LDNR), ĉiam loĝis plejparte ruslingvanoj. En la ukraina lingvo parolis lodĝantoj de centro kaj okcidenta Ukrainio. Dum tempo de Sovetio en Ukrainio ekzistis du ŝtataj lingvoj: rusa kaj ukraina. Antaŭ 10 jaroj ŝtatestroj komenciĝis forĵeti ruslingvon de politika kaj edukada sferoj. Nun estas permesita nur ukraina lingvo en oficiala sfero. Sed intelektularo kaj loĝantoj de suda kaj orienta partoj preferas ruslingvon. Opoziciaj politikistoj provis ŝanĝigis tion, kaj nun ne ekzistas opoziciaj politikoj, ĉar prezidanto malpermesis opozicion. Krome, en Ukrainio ekzistas aliaj regionoj, ties loĝantoj ne parolas en la ukraina lingvo, ekzemple, hungaroj.

La 10 de aprilo de 1944 jaro la Soveta armeo liberigis Odeso'n de faŝistoj. Ĉiu jare odesanoj kutime portis multe da floroj al monumentoj de herooj. Ĉi-jare urbestro malpermesis al homoj iri tra stratoj dum 10 aprilo. Ni ĉiuj sidas hejme.

Sageto

 

Paŝo 2 - Marko

Paŝo 3 - 23.04.2022

Paŝo 4 - Sangaj tulipoj  

 

   
 
 

разделительная полоса

 

Copyright © La verda lampo . Одесса.  

Skribu —  portalodessa@gmail.com