Interesa hobio
Somero... Varmego...
Tamen mi, kiel kutime, daŭrigas okupiĝi pri miaj hobioj. Plej ŝatata el ili estas Esperanto, sed antaŭnelonge al ĝi aldoniĝis kriptovalutoj. Tiu vorto ne ekzistas en diversaj esperantaj vortaroj, ekzemple, en PIV, sed kion fari – kie oni povas preni modernajn vortojn?
Verŝajne, vi ĉiuj aŭdis la vorton “Bitkoin” (Bitcoin – angle, Биткоин – ruse.). Sed estas multaj aliaj bit-moneroj krom Bitmono – pli ol dek miloj.
En la mondo multe da jaroj ekzistas varaj borsoj, biloborsoj, kie negocistoj ĉiŭtage faras transakciojn - borsajn operaciojn (oro, petrolo, ligno, ktp).
Samtempe ekzistas kriptovalutaj borsoj, kie homoj ludas kriptovalutojn (Bitkoin, Ethereum, Monero, Ripple, Cardano...). Unuaj gajnas, aliaj malgainas...
Tiu okupo estas tre interesa kaj preskaŭ sendanĝera, se ludi nur malgrandan monon.
Mi estas kriptoludanto (ne ludisto!!!) – tio estas same, kiel ludi ŝakon amatore, sed kun negranda kaŭcio (ĉu al vi plaĉas ludi ŝakon?).
Mi ludas, sed samtempe provas traduki terminojn en Esperanto. Ekzemple, aŭ mi estas trejdisto (trejdero), aŭ borsa spekulanto? Aŭ ..?
Kio mi estas?
Mi suspektas, ke nenie ekzistas faka vortaro pri kriptovaluto. Mi serĉis, sed ne sukcesis...
Ĉiuj ruslingvanoj uzas paŭsaĵojn de la angla lingvo. Kaj esperantistoj?
Mi volas kunigi Esperanton kun mia nova okupo. Mi volas ludi samtempe Esperanton kaj kriptomonon )))
Mi provas krei por mi mem (kaj por aliaj) kriptovortareton. Se tiu temo estas interese por vi, mi invitas ĉiujn skribi al mi kaj sendi “kriptovortojn” - sageto.tatiana@gmail.com
Ankaŭ ni povas pritrakti situacion en kriptomerkato
Komenco >>>>
Diferenco inter bitmono kaj kriptovaluto >>>>
Kriptovaluta vortareto >>>>
Kiel mi laboras pri kriptovaluta vortareto >>>>>
Kio estas la metauniverso
kaj kial ĝi gravas
por la disvolviĝo de la kriptoindustrio >>>>>
Paŝo post paŝo tra «kriptoĝangalo» >>>>>
Diferenco inter bitmono kaj kriptovaluto
Kiaj kriptovalutoj ekzistas kaj kie oni povas preni ilin
Kiajn monerojn aĉetu komncanto
Sageto |