Зелёная лампа
Verda lampo

разделительная полоса

Alternativa internacia lingvo Esperanto

rusa lingvo ukraina

   
:::: Hejmo ::: Lernado ::: Opinioj pri Esperanto ::: Nia virtuala muzeo de Esperanto ::: Historio de Esperanto kaj memoraĵoj ::::
:::: Esperantaj eventoj ::: Legoĉambro ::: Praktika uzado de Esperanto ::: Personoj ::::

 

разделительная полоса

Ni kolektas flagojn
de vizitantoj de tiu ĉi paĝo :
Flag Counter

разделительная полоса

разделительная полоса

разделительная полоса

разделительная полоса

Kiel mi laboras pri kriptovaluta vortareto

Mi ne scias, kiel kaj kial iu ajn aŭtoro komencas konsistigi sian vortaron. Evidente, en lia cerbo, samkiel en mia, foje aperis la penso: “Interese, kiel tiu vorto estas esperante?”

Bedaŭrinde, mi ne trovis artikolojn en esperantaj amaskomunikiloj pri kripto-mono, por konatiĝi kun terminoj. Vole-nevole mi komencis studi principojn de terminologio.

Okupiĝante pri kripto-valuto, mi ĉiutage uzas multe da komune uzataj terminoj (borso, valuta spekulanto, kurzo-kvoto, profito ktp), tamen ekzistas fakvortoj, fakesprimoj, kies signifoj oni bezonas klarigi (blokĉeno, trejdisto, merkata kapitaligo, kripto-spaco ktp).

Komprenble, por konstruigi kripto-vortaron mi devas uzi modernan leksikon de kripto-komunumo. Tio estas facile fari en rusa aŭ ukraina lingvoj, pli-malpli facile en la angla lingvo, sed en Esperanto... ((

Tial mi pripensas tian strukturon de mia vortareto:
La unua vertikalo de tabelo enhavas rusajn/esperantajn terminojn (vortojn, esprimojn),
la dua vertikalo enhavas anglajn analogaĵojn (ĉar origine ĉiuj kripto-terminoj aperis en la angla lingvo),
la tria vertikalo de tabelo enhavas esperantajn/rusajn terminojn – tradukaĵo de unua vertikalo,
en la kvara vertikalo lokiĝas eksplikoj. 

La sekva paŝo estas kompili liston de terminoj, konataj de mi, kaj iom post iom kompletigi ĝin.
Poste venas la tempo traduki la sencon de la vorto en Esperanton kaj komenci vortfaradon surbaze de la regoloj de Esperanto.

Mi jam skribis, ke rusaj kaj ukrainaj kriptovalutaj spekulantoj (trejdistoj) preferas uzi paŭson el la angla lingvo, kio ŝajnas iagrade logika. Por kio inventi novajn vortojn, se jam ekzistas komuna analogo? 
Ekzemple:
komputilo — компьютер — computer
tekkomputilo — ноутбук — notebook (plej bone estas noutbuko, ĉu ne?)
tabulkomputilo — планшет — tablet PC (plej bone estas planŝeto, ĉu ne?)
inteligenta telefono — смартфон — smartphone (plej bone estas smartfono, ĉu ne?)
surlinie — онлайн - online (plej bone estas rete, ĉu ne?)
Des pli, ke la reguloj de la lingvo Esperanto permesas pruntepreni laŭbezone la plej internaciajn vortojn.

Por simpla traduko de terminoj mi uzis la retajn vortarojn Esperanto-Rusa kaj Rusa-Esperanta de Boris Kondratjev kaj PIV 2020, foje la presitajn vortarojn de E. Bokarev ...

Tamen certaj terminoj kaj slangaj esprimoj devigis min serĉi pli kompleksajn procedojn. Sufiĉe strange, la teorio de vortfarado en Esperanto ankoraŭ ne plene estas kreita.
Kiam mi legis la regulojn en la eduka literaturo, ĉio estis simpla kaj klara, sed kiam mi komencis apliki ilin en la praktiko, la laboro fariĝis multe pli malfacila. Radikoj, sufiksoj, afiksoj, finaĵoj...

Mi intencas daŭrigi... iam )))

Sageto

Komenco >>>>

Diferenco inter bitmono kaj kriptovaluto >>>>

Kriptovaluta vortareto >>>>

Kiel mi laboras pri kriptovaluta vortareto >>>>>

Kio estas la metauniverso
kaj kial ĝi gravas
por la disvolviĝo de la kriptoindustrio >>>>>

Paŝo post paŝo tra «kriptoĝangalo» >>>>>
Diferenco inter bitmono kaj kriptovaluto
Kiaj kriptovalutoj ekzistas kaj kie oni povas preni ilin
Kiajn monerojn aĉetu komncanto

 

 
Se Vi deziras skribi al ni >>>>>
 
 
 

разделительная полоса

Copyright © La verda lampo . Одесса.  

Skribu —  portalodessa@gmail.com