Зелёная лампа
Verda lampo

разделительная полоса

Alternativa internacia lingvo Esperanto

rusa lingvo ukraina

   
:::: Hejmo ::: Lernado ::: Opinioj pri Esperanto ::: Nia virtuala muzeo de Esperanto ::: Historio de Esperanto kaj memoraĵoj ::::
:::: Esperantaj eventoj ::: Legoĉambro ::: Praktika uzado de Esperanto ::: Personoj ::::

 

разделительная полоса

Ni kolektas flagojn
de vizitantoj de tiu ĉi paĝo :
Flag Counter

разделительная полоса

разделительная полоса

разделительная полоса

разделительная полоса

Kio estas la metauniverso kaj kial ĝi gravas por la disvolviĝo de la kriptoindustrio

metauniversoMeta-universo ne estas multuniverso, ĉar la multuniverso estas la hipoteza aro da multaj eblaj fizikaj universoj (interalie nia universo) kiuj kune konsistigas la tutan realaĵon. Meta- estas parto de kompleksaj vortoj, indikante abstraheco, ĝeneraligeco, intervaleco, sekvado post io, transiro al io alia, ŝanĝo staton, transformo. En la helena lingvo la prepozicio μετά kaj prefikso μετα- havas signifon «post», «sekva», ankaŭ «tra», «inter».

Fine de la dudeka jarcento la homaro estis kaptita per ideo pri penetrado de virtuala realaĵo en nia ordinareco. Al ĉi tio kontribuis aperado de libroj “La labirinto de speguliĝoj” (S.Lukjanenko), “La lavango” (N.Stivenson) kaj la filmo “Matrica”.

La ideo kreskis kaj disvolviĝis ne nur en la cerboj de junaj amantoj de sciencfikcio, sed ankaŭ en medioj de IT-kompanioj, inter ekonomikistoj kaj aliaj kleraj homoj.

La termino “meta-universo” dum lastaj kelkaj jaroj iĝis super-populara — ĝin menciis en la kunteksto de  komputilaj ludoj Fortnite, Roblox, Minecraft, Animal Crossing kaj aliaj. En 2021 jaro pri disvolviĝo de propra meta-universo samtempe ekparolis estroj Microsoft, Epic Games kaj Facebook, kaj Mark Zuckerberg eĉ renomis Facebook'n al Meta. 

Ni moviĝas al la sekvan etapon de interreta evoluo, kiam virtualaj mondoj virtualaj mondoj kombinos fizikan, suplementan kaj virtualan realecojn

Malsimple tuj imagi por si mem ĉiujn nuancojn de ekzistado meta-universon, sed jam nun oni pavas indiki ĝin ĉefajn distingojn de moderna interreto kaj retaj komputilaj ludoj.

Unue, konstanta, senfina ekzistado. Hodiaŭ oni povas elŝalti interreton en urbo, lando totale aŭ bloki aliron al apartajn nedeziratajn rtpaĝarojn. Tial por garantiado de konstanta laboro de meta-universo en reĝimo de reala tempo estas bezonata alta kapaciton (intenseco de datuma trafiko) kaj sencentrita transdono de datumoj.

Due, en meta-universo devas esti plene funkcia ekonomiko. Homoj kaj kompanioj devas ricevadas iun rekompencon, verŝajne, kriptovalutan, kontraŭ sia laboro, kiu havas valoron, aprobata aliajn, elspezi ricevitan monon kaj investi. Tre bone tio estas priskribata en “La labirinto de spegulaĵoj”. Devas esti apogo de ciferaj pagaj servicoj kaj platformoj por interŝanĝi ciferajn kaj fiatajn valutojn kaj uzi aliajn financajn servojn.

Kaj tuj ekestas tre interesa por ni demando. Jes, ciferaj valutaj ideale taŭgas kiel mono por cifera mondo. Tamen, kiaj valutoj ekokupos lokon de mono de meta-universo. Sencentralaj Bitcoin (BTC) kaj Ethereum (ETH), ĉu? Stejblokoinoj, alligitaj al fiataj valutoj, ĉu? Korporaciaj valutoj, ekzemple Diem de Facebook, ĉu? Aŭ ŝtataj valutoj: cifera dolaro, cifera hrivno, cifera rublo, cifera juano aŭ euro, ĉu?

Trie, se meta-universo kaj fizika mondo kombinos en komuna cifera mondo, estos bezone programi  interkonvenecon de datumoj, aĵoj, aktivoj, tekstaroj ktp,  transdonitaj inter tiuj mondoj.

Nun en la mondo ekzistas diversaj laborpecoj de meta-universoj, kiuj realigas unu aŭ kelkajn aspektojn de tiu ideo. Ĝi estas nur “detalajn de konstruilo”. Kolekti ilin kune por konstrui integran virtualan mondon, kie povos “loĝi” miliardoj homoj, estas praktike nerealigebla tasko.

Neniu povas aŭguri, kiel disvolviĝos teknologioj kaj kion vere estod meta-universo, kiel dum sia tempe analizistoj ne ekpovis antaŭkalkuli influon kaj disvolvon de interreto, kaj kiel tio ŝanĝiĝos la mondon, IT-industrion kaj kripto-industrion aparte.

 

Mi intencas daŭrigi... iam )))

Sageto

Komenco >>>>

Diferenco inter bitmono kaj kriptovaluto >>>>

Kriptovaluta vortareto >>>>

Kiel mi laboras pri kriptovaluta vortareto >>>>>

Kio estas la metauniverso
kaj kial ĝi gravas
por la disvolviĝo de la kriptoindustrio >>>>>

Paŝo post paŝo tra «kriptoĝangalo» >>>>>
Diferenco inter bitmono kaj kriptovaluto
Kiaj kriptovalutoj ekzistas kaj kie oni povas preni ilin
Kiajn monerojn aĉetu komncanto

 

 

 
Se Vi deziras skribi al ni >>>>>
 
 
 

разделительная полоса

Copyright © La verda lampo . Одесса.  

Skribu —  portalodessa@gmail.com