Зелёная лампа
Verda lampo

разделительная полоса

Версія українською мовою

Версия на русском языке

Retejo por komencantoj kaj
amikoj de Esperanto
rusa lingvo ukraina

   
:::: Hejmo ::: Lernado ::: Opinioj pri Esperanto ::: Nia virtuala muzeo de Esperanto ::: Historio de Esperanto kaj memorajoj ::::
:::: Esperantaj eventoj ::: Legocambro ::: Praktika uzado de Esperanto ::: Personoj ::::

разделительная полоса

Ni kolektas flagojn
de vizitantoj de tiu ci pagaro :
Flag Counter

разделительная полоса

verda lumo digesto
La "Verda lumo" estas
la diĝesto de publikaĵoj
de retpaĝaro
" Verda lampo"

Detale >>>>>

разделительная полоса

разделительная полоса

разделительная полоса

Poliglotoj + Polyglot Gathering + Kiel mi iĝis poligloto

Polyglot Gathering

Certe, mi sciis pri ekzisto de poliglotoj, pri iliaj renkontiĝoj, sed mi estis fora de tio. Tamen, antaŭnelonge vojaĝante en interreto, mi enpensiĝis, kiu povas esti konsiderata kiel poligloto.
Tiu, kiu regas du lingvojn, estas dulingvulo. Tiu, kiu scipovas tri lingvojn, estas trilingvulo.
Kvar? Kvin?... Pli multe?
Kaj kiom lingva posedo nivelo permesas certigi, ke mi tute regas tiun lingvon?
Fleksigante la fingrojn mi komencis kalkuli: la rusa lingvo, la ukraina lingvo, Esperanto... + legante, mi komprenas senson en la angla, la germana, la Medžuslovjansky, la hispana...+ mi scias po kelkajn vortojn en multaj aliaj lingvoj …
Ho! Ĉu mi estas poligloto!? )))

Mi decidis partopreni en la granda internacia evento por poliglotoj kaj lingvemuloj - Polyglot Gathering.
Unue, antaŭ komenco de la virtuala renkontiĝo, mi pristudis la programon: en kiuj lingvoj efektiviĝas la konversacio. Mi ne sciis, kien ĵeti la rigardon: certe, estis esperanto, la angla, la germana, la hispana, la rusa lingvo, la ukraina lingvo kaj multege da aliaj.

Ĉu vi opinias, ke mi estas tre o kuraĝa kaj parolema, se mi kuraĝis partopreni en Virtuala Plurlingvula Kunveno (Polyglot Gathering)? Tute ne...

Antaŭ ol iri en virtualan ĉambron mi maltrankviliĝis, miaj manoj tremis kaj mi kelkfoje tiris mian fingron al klavo kay tuj fortiris ĝin.
Krome, unu demando turmentis min. Kion mi devas fari, se mia nivelo de iu lingvo estos ne tre alta?

Kiam mi eniris en la unuan ĉambron, ĉio iĝis simple.
Mi riskis partopreni en kelkaj “video chatroom”: Esperanto, Ukraina, Rusa, Hispana...
Bonaj homoj renkontis min ĉie. Certe, unue ni konatiĝis, poste rakontis pri siaj profesioj kaj hobioj.
Dum mia vivo mi havis multan hobiojn, sed ĉi-foje mi rakontis pri mia relative nova hobio – kriptovaluto.

Multaj poliglotoj studas ne nur popularaj mondajn lingvojn, sed ankaŭ rarajn lingvojn, ekzemple, Thai, Vietnamese, Hindi, Albanian ...
Aparte interesas min artefaritaj lingvoj, ne nur Esperanto. Mi ankaŭ aŭdis pri Toki-pona kaj Ido...
Okazis, ke ili estas plimultaj.

Antaŭnelonge trovis mi kelkajn numerojn de revuo POSTA MUNDI. Mi komencis legi ilin kaj la kapo turniĝis. Evidentiĝis en nuna momento en la mondo ekzistas multaj planlingvoj: Esperanto, Ido, Interlingua, Interlingue/Occidental, Interromanico, Lingua Nostra, Romance Neolatino, Populido, Medžuslovjansky ...
Mi konsideris, ke ĉiuj provoj krei la planlingvojn aŭ revivigi kelkajn estas forgesitaj kaj al neniu bezonataj.

Mi citas: “POSTA MUNDI estas bita plurplanlingva revuo, kies unua numero aperis en februaro 2011 sub la redakto de la rusa planlingva poligloto Rostislav Levchenko (pli ofte konata sub la plumnomo “Rosto”), kun la helpo de Partaka, valencia idisto kaj favoranto de ĉiuj planlingvoj”.

Miaopinie la scipovo legi la revuon Posta Mundi en ĉiuj lingvoj estas supera klaso inter poliglotoj.
Pli ĝuste: inter la planlingvaj poliglotoj.
https://groups.google.com/g/posta_mundi

Sageto

разделительная полоса

 

 

   
 
 

разделительная полоса

 

Copyright © La verda lampo . Одесса.  

Skribu —  portalodessa@gmail.com