Forgesitaj libroj
Post malsukcesaj provoj trovi en Odesa regiono (Ukrainio) eĉ malgrandan esperantan bibliotekon, ekzemple, en iu ajn esperanto-klubo, mi decidis serĉi librojn en Odesa nacia ŝtata biblioteko. Tio ne estas tre komforte por mi, ĉar mi loĝas en vilaĝo kaj ne povas ofte vizitis la bibliotekon por legi librojn en la legosalono
Vi povas diri al mi, ke ekzistas retaj bibliotekoj. Mi obĵetas. Estas tre malfacile serĉi ion tie – plej parte ili ne havas komfortajn kaj facile troveblajn, kompreneblajn katalogojn. Krome, stoko de libroj estas limigita..
Revenis al niaj ŝafoj.
Mi ekscias, ke nia nacia biblioteko havas malmulte da esperantaj libroj, ĉe tio estis okazinte, ke ĉiuj ili estis eldonitaj almenaŭ antaŭ kvindek jaroj (plej novaj). Unuaj el ili estas malnovaj politikaj libroj, aliaj estas malnovaj lernolibroj por komencantoj kaj vortaroj.
Tamen mi trovis kelkajn mirindaj ekzempleroj – nemerite forgesitaj Nun mi intencas daŭri serĉi malnovajn interesajn librojn kaj rakonti pri ili.

«Esperanta resumo de la STENOLOGIO kaj STENOGRAFIO de prof. Delfi Dalmau». La vorto "stenologio" okulfrapis min. Ankoraŭ mi ne renkontis ĝin. Hmm... “Stenografio” - jes, mi konas. Logike rezoni: steno + logio = studado pri steno. Kio estas steno? Googlo ne helpis ((
Legante la libron mi komprenis ĉion: steno = grafemo. La
aŭtoro multaj jaroj studis la problemon de internacia stenografio kaj trovis solvon - "Scienceco super nacieco". Krome, la libro estas skribita per simpla, klara lingvo. Legu la libron >>>>>
***
«Esperanto-klubo. Kial fondi ĝin. Kiel fondi ĝin. Kiaj estu la programoj». Ĉu mi konsilas al vi tiun libron? Ne, ne kaj ne! Tempo de tiaj libroj restis en estinteco. Tiu libro estus uzata por granda ŝtata burokrata esperanta kurso, sed ne por malgranda societo de samideanoj. Tamen estas interese simple foliumi.
Mi neniam estis membro de esperanto-klubo. Mi serĉis ilin, sed ĉiuj, kiuj mi ektrovis estis absolute mortintaj aŭ transformiĝis je «zombioj». Bedaŭrinde. Mi volus trovi esperanto-amikojn kaj krei nian komunan klubon. Jen estas tre interesa artikolo "KIAMANIERE KRESKIGI KLUBON"
***
La libro «Supera kurso de Esperanto» de doktoro Leopold Dreher. La 3-a eldono.
La Interesa kai utila libro.
La plej grava citaĵo de la antaŭaparolo: "En Esperanto estas korekta, kio estas klara".

|