Зелёная лампа
Verda lampo

разделительная полоса

Alternativa internacia lingvo Esperanto

rusa lingvo ukraina

   
:::: Hejmo ::: Lernado ::: Opinioj pri Esperanto ::: Nia virtuala muzeo de Esperanto ::: Historio de Esperanto kaj memoraĵoj ::::
:::: Esperantaj eventoj ::: Legoĉambro ::: Praktika uzado de Esperanto ::: Personoj ::::

Belarta Rikolto - 2019

Ekde 2013 ĉiujare ĉiuj premiitaj verkoj aperas en la almanako "Belarta rikolto".

Aperis Belarta Rikolto – 2019. En 2019, la nombro da konkursaĵoj ricevitaj rekordis kaj palindromis: 171. La Sekretario de la Belartaj Konkursoj de UEA esprimas la grandan ĝojon spertitan de la gvida BK-skipo, pro ĉi sukceso, kaj instigas beletremulojn superi tiun rekordon konkursante per altkvalitaj verkoj en ĉi nova okazigo de tiu kultura evento, unu el la jam tradiciaj kaj plej ŝatataj en Esperantujo. La rezultojn mi skribas sube. Sed antaŭ ĉio mi volas rakonti pri du aŭtoroj, pri kiuj mi verkis je ĉi tiun retpaĝaron.

Belarta Rikolto Suso Moinhos, aŭtoro de la poemaro “Laminarioj” ricevis la unuan premion – premion Luigi Minnaja – pro la eseo: Kodado en "La kato en la sako" de Mason Stuttard - La interesa koincido. Kaj la duan premion pro la eseo: Stereotipaj komparoj en Esperanto.

Tatjana Auderskaja, aŭtorino de la verso “Revoluciulo” ricevis la Honoran mencion. Je nia retpaĵaro vi povas ankaŭ eklegi ŝian verson "Al la monumento de L.Zamengof".

разделительная полоса

 

 

La rezultoj:

BRANĈO PROZO: partoprenis 31 verkoj de 22 aŭtoroj el 15 landoj (3 el Azio, 2 el Ameriko, 10 el Eŭropo).

Juĝkomisiono: Giulio Cappa, Tim Westover, Trevor Steele.

Tria premio: en egaleco al la verkoj “Fanjo”, de Ewa Grochowska el Francio, kaj “La plej granda tragedio”, de Ariel Bonkorpa el Britio.

Dua premio: al la verko “Venko de tempo”, de Christopher Lewis el Britio.

Unua premio: al la verko “La blua arbaro”, de Jesper Lykke Jacobsen el Francio.

 

SUBBRANĈO MIKRONOVELO: partoprenis 49 verkoj de 30 aŭtoroj el 19 landoj (2 el Oceanio, 6 el Azio, 16 el Ameriko, 25 el Eŭropo).

Juĝkomisiono: Giulio Cappa, Tim Westover, Trevor Steele.

Unua premio, premio Paula Adúriz: al la verko “Verŝajne”, de Christian Rivière el Francio.

La juĝkomisiono trovas menciindaj jenajn verkojn:

“Ŝafoj”, de Edmund Grimley el Britio, kaj “Teror-rakonto”, de Paulo Sergio Viana el Brazilo.

 

BRANĈO TEATRAĴO: partoprenis 4 verkoj de 4 aŭtoroj el 4 landoj.

Juĝkomisiono: Wera Blanke, Serĝo Sir', Giuliano Turone.

Tria premio: al la verko “Tutkorajn bondezirojn malŝlosajn”, de Grupo de Esperantistoj de Francilio 2018-2019 el Francio.

La dua premio kaj la unua premio ne estis aljuĝitaj.

 

SUBBRANĈO MONOLOGO AŬ SKEĈO: partoprenis 6 verkoj de 4 aŭtoroj el 4 landoj.

Juĝkomisiono: Wera Blanke, Serĝo Sir', Giuliano Turone.

Unua premio, premio María Cuevas: al la verko “Maldikigi vortaregojn!”, de Roman Dobrzyński el Pollando.

La juĝkomisiono trovas menciindaj jenajn verkojn:

“Konfeso de murdunto”, de Asocio Esperanto-Grenoble el Francio, kaj “La tuta mondo estas teatro”, de Tatjana Auderskaja el Ukrainio.

 

BRANĈO ESEO: partoprenis 9 verkoj de 7 aŭtoroj el 7 landoj.

Juĝkomisiono: Gotoo Hitoshi, Antonio Valén, Giridhar Rao.

Dua premio: al la eseo "Stereotipaj komparoj en Esperanto", verkita de Suso Moinhos el Hispanio.
Unua premio, premio Luigi Minnaja: al la eseo "Kodado en 'La kato en la sako', de Mason Stuttard", verkita ankaŭ de Suso Moinhos el Hispanio.

 

INFANLIBRO DE LA JARO: partoprenis 5 infanlibroj de 5 eldonejoj el 5 landoj.

Juĝkomisiono: Edmund Grimley Evans, Ricardo Albert Reyna, James Rezende Piton.

La premio ne estis aljuĝita.

 

BRANĈO POEZIO: Partoprenis 67 verkoj de 35 aŭtoroj el 22 landoj (12 el Azio, 1 el Afriko, 17 el Ameriko, 34 el Eŭropo).

Juĝkomisiono: Krys Williams, Ĵak Le Puil, István Ertl.

Honoraj mencioj: al la poemoj “Knabo dum rifuĝado”, de Yida Wei (Vejdo) el Ĉinio, kaj “Revoluciulo”, de Tatjana Auderskaja el Ukrainio.

Tria premio: al la poemo “Tor fiŝkaptas”, de Evgenij Georgiev el Kazaĥio.

Dua premio: al la poemo “Terra Incognita”, de Evgenij Georgiev el Kazaĥio.

La unua premio ne estis aljuĝita.

 

verda lumo diĝesto
La "Verda lumo" estas
la diĝesto de publikaĵoj
de retpaĝaro
" Verda lampo"

Detale >>>>>

разделительная полоса

разделительная полоса

Коллекционируем флаги
посетителей этой странички:
Flag Counter

разделительная полоса

разделительная полоса

Esperanto-siglo
Esperanto-siglo >>>>>

разделительная полоса

Miaj librojLa libroj de mia biblioteko. Kiel mi kolektis ilin, kiaj eklegis, kia opinion havas pri ili.
Rakontu pri siaj libroj en tiu ĉi retejo - sendu informacion:
portalodessa@gmail.com

разделительная полоса

   
     

Copyright © La verda lampo . Одесса.  

Skribu —  portalodessa@gmail.com