Зелёная лампа
Verda lampo

разделительная полоса

Версія українською мовою

Версия на русском языке

Alternativa internacia lingvo Esperanto
rusa lingvo ukraina    
:::: Hejmo ::: Lernado ::: Opinioj pri Esperanto ::: Nia virtuala muzeo de Esperanto ::: Historio de Esperanto kaj memoraĵoj ::::
:::: Esperantaj eventoj ::: Legoĉambro ::: Praktika uzado de Esperanto ::: Personoj ::::

разделительная полоса

разделительная полоса

Ni kolektas flagojn
de vizitantoj de tiu ĉi paĝo :
Flag Counter

разделительная полоса

разделительная полоса

La memorindaj datoj de Esperanto

La 4-an de januaro estas la monda tago de la brajla skribado kaj ni profitas la okazajon por saluti la esperantajn blindulojn de la tuta mondo! 

Je la januaro (1898) Louis de Beafront ekfondis Societon por la Propagando de Esperanto

La 12an de januaro estas naskiĝtago de Vasilij Eroŝenko (1890-1952).
Pri Vasil Eroŝenko kaj Honore al Eroŝenko kaj memore al la 92a UK en 2007

La 13an de januaro estis ekpubligis la leteron de la Emile Zola pri la Afero Dreyfus

La 18an de januaro (1908) Zamenhof rompas rilatojn kun la “ Delegacia Komitato” (Ido-skismo)

La 21-an de januaro (1897) naskiĝis fama esperanto-poeto Eŭgeno Miĥalski

La 22 de januaro (1913) en Kievo okazis unua Lingva festivalo. La ĉeestantoj kun plezuro aŭskultis la sonadon de13 lingvoj.

La 11-an de februaro (1969) estis detruita la insulo de Giorgio Rosa

La 07 de februaro (1863) naskiĝis Nikolaj Afrikanoviĉ Borovko, ruslanda instruisto, ĵurnalisto kaj esperantisto, prezidanto de la Peterburga Esperanto-societo Espero (1896-1897), aŭtoro de kelkaj beletraĵoj (i.a., En la tombo, 1892). La fama soveta esperantisto Jefim Zajdman werkis pri li en artikolo ""la bonega kvinopo" (rus.)

La 26 de februaro mortis Nikolao Hohlov = Nikolaj Ivanoviĉ Ĥoĥlov (1891-1953), ruslanda esperantisto, sekretario de la lingva komisiono de SEU, gvidanto de la Esperanto-sekcio de la Sovetunia societo de kulturaj ligoj kun eksteraj landoj (VOKS), membro de la Lingva Komitato (1929-38); aŭtoro de la populara poemaro La tajdo (1928), tradukinto de pluraj beletraj, politikaj kaj fakaj verkoj.

Dum la lasta semajno de februaro ĉiujare estas okazigata Semajno de Internacia amikeco (SIA)

Je marto (1937) komeciĝis “Granda Purigo” en Soveta Unio, likvido de la soveta movado.
1937. «УГБ УНКВС УРСР по Одеській області розкрито та ліквідовано контрреволюційну троцькістську організацію серед есперантистів...»

La 14an de l marto (1979) estis fondita Asocio de Sovetiaj Esperantistoj - Renaskiĝo

La 14an de aprilo (1917) mortis Zamengof

la tombo de zamengof

Tio estas la Zamenhofa Tombo en la Varsovia Juda Tombejo, kiu inkluzivas verdan stelon kaj multajn aludojn al Esperanto, kaj kiu fariĝis propra vidindaĵo - legu pri ZEO  

Je aprilo (1892) oficialigo de la Klubo “Espero” en Peterburgo

la 20an de aprilo (1938) fondiĝis la Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno

La 26an de aprilo (1905) naskis Lucien A. Péraire, biciklvojaĝanto

La 28an de la aprilo ekfondis Universalan Esperanton Asocion

La 28 de aprilo estas naskiĝ-dato de Andreo Borisoviĉ Rogov (1914-1978), fama soveta esperantisto.

La 1-an de majo (1968) estis proklamita la insulo de Giorgio Rosa

Je la majo (1930) sovetaj aŭtoritaroj ĉesigas la transsendon de kotiza mono al SAT

La 20an de majo (1898) naskiĝis Nikolaj Blaĵkov (la aŭtoro de la monumento de L. Zamengof en Odeso), mortis la 24 de majo (1972).

Je junio (1921) estis fondita Sovetlanda Esperantista Unuigho. Historio de e-movado dum unuaj jaroj de Soveta Reĝimo, prefere pri Odeso

la 28an de junio (1922) aperis la raporto de la sekretariejo de Ligo de Nacioj pri “Esperanto kiel internacia helpa lingvo”

La 19an de julio  (1879) estas datreveno de la naskiĝo de Eŭgeno Lanti, unu el la fondintoj de SAT. 

La 19-31 de julio (1998) okazis 71 Kongreso de SAT en Odeso

La 26 de julio (1887) eliris el presejo la unua eldonaĵo la rusa fundamento lernolibro "D-ro Esperanto. Internacia Lingvo".

La 1-an aŭgusto (1929) okazis la solena inaŭguro la Esperantomuzeon en Vieno.
Ĝi estis unu el la unuaj lingvo-muzeoj en la mondo.

La 5-10 de aŭgusto (1926) okazis Sesa Kongreso de SAT en Leningrado

La 5-13 de aŭgusto (1905) okazis la unua Universala Kongreso de Esperanto en Boulogne-sur-Mer

Je aŭgusto (1905) alprenis "Deklaracion pri Esperantismo".

Je aŭgusto (1921) ekfondis Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
SAT kongreso

La 20an de septembro germanoj trupoj okupas Varsovian, anoj de familio Zamengof estis arestitaj

La 12an de oktobro (1897) okazis la unua kunsido (ruse) de la odesa esperanto-societo “Espero”

La 15an de oktobro estas Internacia Tago de la blanka bastoneto. La artikolo pri fama blindulo A.Masenko.

Je oktobro (1889)
d-ro Zamenuhof eldonas "Adresaro de la personoj, kiuj ellernis la lingvon "Esperanto" (51 homoj el ili loĝas en Odesa kaj ĉirkaŭ ĝin - ruse).

La 24 de oktobro (1907) Комитет «Делегации для оказания помощи вспомогательому международному языку» решил «... принять принципы Эсперанто … при условии их модификации»
Lingvoprojekto Ido aperis kiel rezulto de laboro de la Komisiono pri elekto de la plej bona projekto de internacia lingvo . La   iniciatintoj estis Louis Couturat kaj Louis de Beaufront  (1907). Post apero de Ido sekvis grava skismo en la internacia Esperanto-movado. Post la dua mondmilito la ido stabiliĝis, sed ĝia movado grandparte forvelkis, kvankam ankoraŭ organizita Ido-movado ekzistas eĉ nun, plejparte danke al la Interreto kaj kelkaj entuziasmuloj.

la 8 novembro (1985) dum la 23-a sesio de la Ĝenerala Konferenco de UNESKO en Sofio per rezolucio № XI.4.218  estis konfirmita Rezolucio de Montovideo

La 24-an de novembro  estas la tago de memoro de ses odesaj esperantistoj pafmortigitaj la 24-an de novembro 1937: G.Boĉarov, N.Holm, V.Ivanov, E.Pil, V.Sutkovoj, V.Vozdviĵenskij..
Iam kaŝita nun malfermita.

La 7an de decembro (2018) fondis la odesa esperanto-rondeto “Verda Lampo” Informo por pripensado >>>>>

La 10an de decembro Unesko rezoluziis en Montevidio favore al Esperanto Rezolucio de Montovideo

La 15an decembro estasTago de la Esperanta Libro, festata je la naskiĝdatreveno de Lazarj Markoviĉ “Ludoviko” Zamenhof (Заменгоф, 1859-1917), iniciatoro de Esperanto.

La 17an de decembro naskiĝis Valdemar Langlet (Lanlé, 1872-1960), sveda ĵurnalisto, diplomato kaj pioniro de Esperanto, ricevinta kun sia dua edzino Nina la honoran titolon “La justulo de la mondo” pro savado de judoj el la nazia persekutado en Budapeŝto (1944-45), kunfondinto kaj la unua eldonanto (1895-97) de la gazeto Lingvo Internacia, organizinto kaj realiginto (kun E. Etzel) de la unua internacia vojaĝo per Esperanto (Finnlando, Ruslando, Rumanio, Aŭstrio-Hungario, Germanio). lLegu pli (en la rusa lingvo)

La 23an de decembro (1952) mortis V.Eroŝenko
La artikolo pri fama blindulo V.j Eroŝenko.

novjaro
Dum fino de decembro – komenco de januaro multaj el ni taksas pasintan jaron kaj skribas siajn planojn por sekva jaro.
Iu skribas sur peco de papero, forbruligas ĝin... Tamen estas pli agrable alia maniero.
 

разделительная полоса

Esperanto-siglo
Esperanto-siglo >>>>>

разделительная полоса

Miaj librojLa libroj de mia biblioteko. Kiel mi kolektis ilin, kiaj eklegis, kia opinion havas pri ili.
Rakontu pri siaj libroj en tiu ĉi retejo - sendu informacion:
portalodessa@gmail.com

разделительная полоса

Dosieroj de la SATanoj
Iam kaŝita nun malfermita

разделительная полоса

 
Se Vi deziras skribi al ni >>>>>
 
 
 

разделительная полоса

Copyright © La verda lampo . Одесса.  

Skribu - portalodessa@gmail.com